Starĉevo
Bazaj informoj
Starĉevo, serbe Старчево, slave Starčevo, hungare Tárcsó, germane Startschowa estas urbo en Serbio, en aŭtonomio Vojvodino, en distrikto Suda Banato en municipo de Panĉevo. La nomo signifas: loko de oldulo.
- Areo: 71 km²
- Loĝantaro: 7610
- Poŝtkodo: 26232
- Telefonprefikso: 13
- Aŭtokodo: PA
Situo
Starĉevo situas sur ebenaĵo apud Panĉevo, la Danubo preterfluas 4 km-ojn for.
Historio
La loko estis loĝata jam dum la neolitiko. En 1717 oni trovis tie 50 domojn, kiu apartenis al limgarda zono rekte apartenanta al Habsburga Imperio. En 1723 sur mapo troviĝas la loko en formo "Starzova" kun serbaj loĝantoj. En 1765 germanoj, en 1773 kroatoj alvenis. En 1872 ĉesis la zono, la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Torontál. Post 1 jaro ĥolero-epidemio okazis. Post Traktato de Trianon la loko apartenis al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio, ekde 2006 kiel Serbio. En 1941 la germana armeo okupis la regionon ĝis 1944. Post la 2-a mondmilito la germanoj estis forigitaj, fine alvenis serboj. En 2002 loĝis en Starĉevo 7615 homoj, (serboj 6205 (82 %), kroatoj 349 (5 %), jugoslavianoj 204 (3 %), hungaroj 111 (2 %), ciganoj 88 (1 %) kaj aliaj).
Vidindaĵoj
- 2 ortodoksaj preĝejoj
- katolika preĝejo omaĝe al Sankta Maŭrico de 1868