Stefan Heym

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stefan Heym
Persona informo
Stefan Heym
Naskonomo Helmut Flieg
Naskiĝo 10-an de aprilo 1913 (1913-04-10)
en Chemnitz
Morto 16-an de decembro 2001 (2001-12-16) (88-jaraĝa)
en Ein Bokek
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korinfarkto vd
Tombo Juda tombejo Berlin-Weißensee vd
Lingvoj germanaangla vd
Loĝloko Germana Demokratia Respubliko vd
Ŝtataneco Vajmara RespublikoUsonoGermana Demokratia RespublikoGermanio vd
Alma mater Universitato de Ĉikago vd
Partio senpartia vd
Familio
Edz(in)o Gertrude Heym vd
Profesio
Okupo verkistopolitikisto • romanisto • ĵurnalisto vd
Aktiva en Berlino vd
Aktiva dum 1938– vd
Verkado
Verkoj The King David Report vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Stefan Heym

Stefan HEYM [ŝtefan hajm], aŭ realnome: Hellmuth FLIEG, (naskiĝis la 10-an de aprilo, 1913, mortis la 16-an de decembro, 2001) estis germana verkisto kaj ĵurnalisto.

Stefan Heym naskiĝis en Chemnitz, kiel filo de juda komercisto. Studinte germanistikon, li en la jaro 1933 fuĝis de la nazia reĝimo al Prago kaj du jarojn poste al enmigris en Usono. En Novjorko li redaktis german-usonan semajnĵurnalon nomitan "Eĥo de la Germana Popolo". Dum 2-a Mondmilito li membriĝis kaj batalis en la vicoj de la usona armeo kadre de la programo Richie Boys. Heym finis siajn akademiajn studojn en Usono kaj famiĝis tie kiel verkisto, liaj unuaj libroj "Ostaĝoj" kaj "portantoj de la libereckruco" iĝis furorlibroj.

En 1951 li revenis al Germanio kaj decidis loĝi en la Germana Demokratia Respubliko (GDR) en Berlino. Li verkis ĉefe historiajn romanojn, kiuj aludas al aktualaj problemoj. La politikan sistemon de GDR li kritikis el komunisma perspektivo. En 1979 li estis forpelita de la Asocio de Verkistoj kaj liaj libroj estis malpermesitaj de publikigo en Germanio.

Post la germana reunuiĝo Stefan Heym dum du jaroj (1994/95) estis membro de la germana parlamento (Bundestag), sed jaron poste eksiĝis el parlamento proteste kontraŭ la decido de la deputitoj altigi iliajn salajrojn.

Li mortis en 2001 en Israelo, ĉeestinte internacian konferencon okaze de la 200-a datreveno de la naskiĝo de la poeto Heinrich Heine, li estis entombigita en la juda tombejo en Weisenza en Berlino.

Listo de verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Hostages (romano, 1942)
  • The Crusaders (romano, 1948)
  • Goldsborough (romano, 1953)
  • Der König-David-Bericht (romano, 1972)
  • Collin (romano, 1979)
  • Ahasver (romano, 1981)
  • Schwarzenberg (romano, 1984)
  • Nachruf (membiografio, 1988)
  • Auf Sand gebaut (rakontoj, 1990)
  • Radek (romano, 1995)