Stefan Möller

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stefan Möller
Persona informo
Naskiĝo 23-an de marto 1975 (1975-03-23) (49-jaraĝa)
en Erfurto
Lingvoj germana
Ŝtataneco GermanioGermana Demokratia Respubliko
Alma mater Friedrich-Schiller-Universitato Jena
Okupo
Okupo politikistoadvokato
TTT
Retejo https://www.moellermachts.info
vdr
Stefan Möller en februaro 2020

Stefan MÖLLER (naskiĝinta la 23-an de marto 1975 en Erfurto) estas germana juristo kaj politikisto de Alternativo por Germanio (AfD). Ekde 2014 li estas unu el du landaj porparolantoj de la menciita frakcio en Turingio kiel ankaŭ membro de la Turingia Landa Parlamento.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Möller ekstudentis jurscience ĉe la Friedrich-Schiller-Universitato Jena. Post fino de la staĝo deviga li aktivas ekde 2004 advokatece; ekde 2007 li gvidas propran buroon en Efurto. Same li iĝis en 2007 entreprenjuristo por la energiliveranta akcia kompanio Thüringer Energie. Möller estas malsenedzina havante du infanojn.

Politiko[redakti | redakti fonton]

Kune kun Björn Höcke li estas landa porparolanto de AfD en la federacia lando Turingio. Inter 2013 kaj komenco de 2016 li estis ankaŭ asesoro en la distrikta unio de AfD. Post la landa balotado 2014 li eniris la parlamenton pere de la partia landa listo kaj en la 22.9.2014 Möller elektitis parlamenta afergvidanto de AfD en Turingio.[1] En marto 2015 li subsignis la t.n. Erfurtan rezolucion, t.e. fondodokumenton de ekstremisma alo enpartia.

Möller membras en la komisiono pri ekonomio kaj scienco. Krome li estas energi-, ekonomi- kaj enmigradpolitika porparolanto de AfD. De 2015 ĝis la 6.11.2017 li ankaŭ anis en la konsilanta komitato de Turingia Aufbau-banko kaj de la Societo pri labora kaj ekonomia helpadoj de la Liberŝtato Turingio. En aprilo 2018 Möller iĝis prezidanto de la justica komisiono en la Turingia Landa Parlamento. Antaŭis la elekton plurmonata kverelado post la foriro de la antaŭa prezidanto Stephan Brandner je Bundestag Berlinon; tiam deputitaj socialdemokratoj, komunistoj kaj verduloj riproĉis al Möller strangan komprenon de surleĝare bazita ŝtato,[2] kaj malseriozan misuzon de parlamentanaj rajtoj por filudetoj tagordpunktara.[3]

Ĉe la urbestraj balotadoj en 2018 en la 15.4.2018 Stefan Möller gajnis 14,4 procentojn de la donitaj voĉoj kaj konkeris do la trian rangon.[4]

Kun Björn Höcke li kuniniciatis ade la t.n. merkredajn manifestaciojn de AfD en Erfurto.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]