Björn Höcke

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Björn Höcke
La pedagogo kaj politikisto Björn Höcke en 2015
La pedagogo kaj politikisto Björn Höcke en 2015
Personaj informoj
Naskiĝo 1-an de aprilo 1972 (1972-04-01) (47-jara)
en Lünen
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Bonna universitato
Profesio instruisto, politikisto
Lingvoj germana lingvo
v  d  r
Information icon.svg

Björn HÖCKE (naskiĝinta la 1-an de aprilo 1972 en Lünen) estas germana instruisto kaj politikisto. Li gvidas la turingian filion de la dekstra partio Alternativo por Germanio.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post la abiturienta ekzameno trapasita en 1991 li soldatis ĝis 1992. Poste li studis ĝis 1998 en Bonno, Gießen kaj Marburg la fakojn historio kaj sporto por instruadlicenco en gimnazioj. La unua ŝtatekzameno faritis en 2001, la dua inter 2003-05. Höcke krome studis lernejan manaĝeradon en kiu fako li krome magistriĝis.

Inter 1999-2014 li deĵoris ĉe diversaj lernejoj en Heslando, lasttempe en Bad Sooden-Allendorf.

Politikista kariero[redakti | redakti fonton]

Ekde 2014 li apartenas al la Turingia Landa Parlamento. Jen liaj plej gravaj funkcioj publike:

  • ekde aŭgusto 2013: landa porparolanto por la partio politika Alternativo por Germanio
  • ekde novembro 2013: unua distriktestro de la menciita partio por la distriktaro Nordhausen-Eichsfeld-Mühlhausen
  • membro ĉe Turingia Landa Centralo pri politika klerigo
  • membro de la konvento de la Turingia Institucio pri amaskomunikiloj

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]