Bornhagen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bornhagen
Blazono
Bornhagen (Germanio)
Bornhagen (Germanio)
DEC

Map

neurba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Turingio
Distrikto Distrikto Eichsfeld
Komunumaro Verwaltungsgemeinschaft Hanstein-Rusteberg
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 036081
Poŝtkodo 37318
Aŭtomobila kodo EIC
Oficiala Municipokodo 16061014
Politiko
Komunumestro Lothar Heinemann
Partio de komunumestro SPD
Adreso de la administrejo Steingraben 49
37318 Hohengandern
Demografio
Loĝantaro 257 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 51° 21′ N, 9° 57′ O (mapo)51.3436111111119.9438888888889Koordinatoj: 51° 21′ N, 9° 57′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 300 m
Areo 6,59 km²
Oficiala retejo http://www.vg-hanstein-rusteberg.de/
vdr

Bornhagen estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Eichsfeld de la federacia lando Turingio. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 257 loĝantojn. La teritorio estas parto de la komunumaro Hanstein-Rusteberg, administra ligo de pluraj najbaraj komunumoj por komuna plenumo de pluraj taskoj kaj servoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La en 1291 menciita loknomo Hagen tre verŝajne estas la nuna Bornhagen, kiam ano de la Everstein-dinastio (el la regiono ĉe la komunumoj Arholzen/Negenborn) enfeŭdigis Hugo von der Mark kaj Konrad de Rusteberg (dinastio orginanta de inter Marth kaj Rustenfelde) per posedaĵoj en Hagen, Wahlhausen kaj Eichenberg.[1] Bornhagen menciitis ankoraŭ, inter 1352 kaj 1360 kaj ankoraŭfoje en 1364, tiam unuafoje kiel Bornhain. Ĝi estis fakte antaŭaĵo kaj provizadejo de la Burgo Hanstein.[2] La vilaĝa historio influegitis de la najbara Hanstein-burgo: je la komenco de la 16-a jarecneto la senjoroj de Hanstein translokiĝis je sep nove starigitaj kavalirsidejoj en Bornhagen (nome: Bornhof, Junkerhof, dufoje Koburger Hof, Ratshof, Steinscher Hof kaj Unterhof). Malantaŭ detruo dum la Tridekjara milito la bienoj rekonstruitis. Ekde 1816 apartenis la loko al Prusio (distrikto de Erfurto. Je la komenco de la 20-a jarcento vivis 90 loĝantoj tie ĉi. En la 1.4.1936 enkorpigitis al Bornhagen la pli granda komunumo Rimbach. Inter preĝejo kaj burgmuraro terenfalis en 1945 bomo de la Aliancanoj. En la poste malkonstruita domo de ĉe Burgmauer (burgomuro) troviĝis mekanikaj kalkuliloj de la ISCO-konstruinto. Sen bataloj liberigitis la loko en 1945 fare de soldatoj de la Usona Armeo.

Ĉar Bornhagen estis tro malfora de la landlimo al Okcidenta Germano multaj lokuloj perfortitis fare de la komunistaj reĝimuloj serĉi novajn loĝejojn. En la 22.11.2017 senvualigis la agadgrupo Zentrum für politische Schönheit kopion malpligrandigitan de la Memorejo por la murditaj judoj de Eŭropo antaŭ la domo de la AfD-politkisto Björn Höcke furoronte.[3] Ili volis protesti kontraŭ ties postulo farita en parolado en januaro 2017 en Dresdeno fari memorpolitikan ŝanĝon en Germanlando je 180 gradoj.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Evoluo de la enloĝantaro (31-a de decembro):

Evoluo enloĝantara inter 1994 kaj 2015
  • 1994: 423
  • 1995: 416
  • 1996: 432
  • 1997: 435
  • 1998: 395
  • 1999: 376
  • 2000: 415
  • 2001: 385
  • 2002: 376
  • 2003: 363
  • 2004: 323
  • 2005: 325
  • 2006: 313
  • 2007: 298
  • 2008: 323
  • 2009: 297
  • 2010: 297
  • 2011: 275
  • 2012: 273
  • 2013: 303
  • 2014: 309
  • 2015: 302
  • 2016: 368
  • 2017: 342
  • 2018: 348
  • 2019: 341
Fonto: Thüringer Landesamt für Statistik

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Gefiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ulrich Harteisen, Ansgar Hoppe (eld.): Das Eichsfeld. Band 79 der Reihe Landschaften in Deutschland. Verlag Böhlau, Wien/ Köln/ Weimar 2018, p. 271
  2. Erhard Müller: Die Ortsnamen des Kreises Heiligenstadt. Heilbad Heiligenstadt 1989, p. 12
  3. Arno Frank: "Aktion des Zentrums für politische Schönheit: Ein Holocaust-Mahnmal – bei Björn Höcke vor der Haustür", interrete