Star Trek: Voyager

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Stela Vojaĝo: Voyager)
Star Trek: Voyager
televida serio • Star Trek series
Originala titolo Star Trek: Voyager, Star Trek: Voyager
Originala lingvo angla lingvo
Origina lando  Usono
Ĝenro sciencfikcio
Kreita de Rick Berman
Michael Piller
Aktoroj vidu la liston sube
Muziko de Jerry Goldsmith
Amplekso
Sezonoj 7
Epizodoj 172
Daŭro sen reklamoj proks. 45 minutoj
Elsendo
Bilda formato NTSC 480i
Sonformato Dolby SR
Elsendita 16-a de januaro 19952001
Kronologio
Antaŭa serio Star Trek: Deep Space 9
Sekva serio Star Trek: Enterprise
Eksteraj ligiloj
Oficiala retejo
ĉe IMDb
vdr

Star Trek: Voyager estas usona televida serio el la scienc-fikcia universo de la filmaro Star Trek, produktita inter la jaroj 1995 kaj 2001. La antaŭa serio el la filmaro ankoraŭ produktiĝis ĝis 1999, do dum kvar jaroj la epizodoj de ambaŭ serioj aperadis paralele.

La serio estis la unua el la Star-Trek-universo, kies ĉefa karaktero estis virina kapitano, Kathryn Janeway. Male al la tria serio, kies eventoj okazis sur fiksa kosmostacio, la kvara serio denove disvolviĝis sur vojaĝanta stelŝipo kaj pritraktis similajn temojn kiel la unuaj du serioj, aparte la malkovron de partoj de la kosmo ĝis nun nekonataj al la homaro.

Baza kadra rakonto de la serio estas, ke la stelŝipo Voyager („vojaĝanto“) de la Universala Federacio de Planedoj kune kun dua, malamika stelŝipo de fremda potenco estas transportata en la plej foran kvaronon de la lakta vojo, la "delta-kvadranto" de la galaksio, 70.000 lumjarojn de la Tero. En tiu emerĝenca situacio la du antaŭe malamikaj ŝipanaroj kunlaboras por retrovi la vojon al la hejmaj planedoj. Ambaŭ ŝipoj devas pasi grandajn distancojn de nekonata kosmo kaj superi sennombrajn danĝerojn. Aparte konataj malamikaj vivoformoj el la delta kvadranto inter alie estas la kolektiva vivoformo Borg, la ĉasista specio Hirogen, la telepatia specio okampa aŭ la likva specio "8472".

Ĉefaj roluloj[redakti | redakti fonton]

  • Kate Mulgrew kiel kapitano Kathryn Janeway
  • Robert Beltran kiel komodoro Chakotay
  • Roxann Dawson kiel leŭtenanto B’Elanna Torres
  • Jennifer Lien kiel Kes (nur en la sezonoj 1-3 kaj poste en unuopaj epizodoj)
  • Robert Duncan McNeill kiel leŭtenanto Tom Paris
  • Ethan Phillips kiel talaksiano Neelix
  • Robert Picardo kiel holografia doktoro
  • Tim Russ kiel leŭtenanta komodoro Tuvok
  • Jeri Ryan kiel karaktero Sep el Naŭ
  • Garrett Wang kiel subleŭtenanto Harry Kim

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]