Star Trek II: The Wrath of Khan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Star Trek II: The Wrath of Khan
filmo • Star Trek film
Originala titolo Star Trek Ⅱ
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 4 jun. 1982
Ĝenro agfilmo, suspensa filmo, sciencfikcia filmo, aventura filmo
Kameraado Gayne Rescher
Reĝisoro(j) Nicholas Meyer
Produktisto(j) Harve Bennett • Robert Sallin
Scenaro Jack B. Sowards • Nicholas Meyer • Harve Bennett
Filmita en San-Francisko • Los-Anĝeleso • Paramount Stage 9 • Paramount Stage 5
Loko de rakonto Ceti Alpha V • Mutara sector • Starfleet Academy • San-Francisko
Muziko de James Horner
Rolantoj Ricardo Montalbán • DeForest Kelley • James Doohan • Walter Koenig • Nichelle Nichols • George Takei • Merritt Butrick • Paul Winfield • Kirstie Alley • Bibi Besch • John Winston • William Shatner • Leonard Nimoy • Ike Eisenmann
Produktinta firmao Paramount Pictures
IMDb
vdr

Star Trek II: The Wrath of Khan ("Stelvojaĝo la 2-a: La kolero de Khan") estas usona sciencafikcia filmo produktita de Paramount Pictures, reĝisorita de Nicholas Meyer kaj bazita en la origina televidserio Star Trek kreita de Gene Roddenberry. Ĝi estas la dua filmo en la kin-serio Star Trek kaj estas sekvo al Star Trek: The Motion Picture (1979). La intrigo prezentas Admiralon James T. Kirk (William Shatner) kaj la anaron de la kosmoŝipo USS Enterprise (NCC-1701) kontraŭ la genetike plibonigita tirano Khan Noonien Singh (Ricardo Montalbán), kiu unue aperis en la epizodo Space Seed de Star Trek en 1967. Kiam Khan fuĝas el 15-jara ekzilo por venĝo kontraŭ Kirk, la anaro de la "Enterprise" devas eviti ke li akiru potencan aparaton nomatan Genesis. La filmo estas la komenco de "arko" kiu daŭras je la filmo Star Trek III: The Search for Spock (1984) kaj finiĝas kun la filmo Star Trek IV: The Voyage Home (1986).