Stichting voor Vluchteling Studenten UAF

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stichting voor Vluchteling Studenten UAF
organizaĵo
Lando(j) Nederlando vd
vdr

Stichting voor Vluchteling Studenten UAFFondumo por Studentaj Rifuĝintoj UAF estas ne-registara organizaĵo, kiu subtenas altedukitajn rifuĝintojn realigi taŭgan socian pozicion en Nederlando. Altedukitaj rifuĝintoj ofte ne povas trovi laboron en Nederlando ĉar ilia diplomo ne validas tie. Tial la Fondumo por Studentoj Rifuĝintoj UAF konsilas, gvidas kaj subtenas rifuĝintojn en iliaj (re)studado kaj en serĉado de laboro kongrua kun iliaj kapabloj. La UAF repagas nur kostojn rilate al profesia evoluo, kiel aliĝkotizoj, lingvokursoj, libroj, komputiloj kaj vojaĝkostoj[1].

Agadoj[redakti | redakti fonton]

Ĉirkaŭ 100 dungitoj laboras ĉe la UAF. Ĉiujare la Fondumo akompanas ĉirkaŭ 3000 studentojn, el kiuj 90 procentoj fine ricevas restadpermeson de la nederlanda enmigrada kaj naturaliza servo (IND). Ĉiu studento estas persone akompanata de studenta konsilisto de la UAF, kiu helpas la studenton trovi sian vojon en la nederlanda eduksistemo. Krome UAF organizas agadojn kaj kunvenojn, kie studentoj povas renkontiĝi. Kie necesas, UAF ankaŭ donas financan subtenon pagante la necesajn studkostojn, kie la studento ne povas uzi registarajn servojn. Parto de tiuj pagoj konsistas el prunto. Krome UAF helpas trovi taŭgan laborpostenon kaj interŝanĝas informojn inter universitatatoj kaj politikaj instancoj.

Kondiĉoj por registriĝo[redakti | redakti fonton]

La UAF starigas kondiĉojn, kiujn rifuĝintoj kaj azilpetantoj devas plenumi por povi ricevi subtenon de la UAF. Ili devas havi sufiĉajn antaŭsciojn kaj lingvan nivelon por povi sekvi kurson ĉe universitata nivelo aŭ je la nivelo de profesia supera edukado. Petantoj kutime sekvis 12 jarojn da edukado en la propra lando. La UAF ankaŭ mem taksas ĉu iu prave petis la statuson de rifuĝinto. La Ĝeneva konvencio pri rifuĝintoj estas la gvida principo tiurilate. Nederlando mankas altedukitajn personojn sur la labormerkato. De la 400 kuracistoj, kiujn la UAF rekrutis por la nederlanda merkato en la lastaj dek jaroj, 96 procentoj trovis laboron kiel kuracisto aŭ specialisto[2].

Enspezoj[redakti | redakti fonton]

Plejparto de la enspezoj de la UAF venas de donacintoj. Krome, la UAF ricevas financan subtenon de la Nacia Loterio. La Fondumo ankaŭ ricevas subvencion de la Eŭropa Fonduso por Rifuĝintoj surbaze de projekto. Ankaŭ iuj ministerioj kaj municipoj donas subvenciojn surbaze de projekto. Ĉi tiuj projektoj povas esti direktitaj al specifaj grupoj (ekzemple kuracistoj) aŭ al temoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Rifuĝinto

Eŭropa migra krizo

Ekstera ligilo[redakti | redakti fonton]

Oficala retejo de la UAF

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (nl) UAF - Stichting voor Vluchteling-Studenten, Learning Crossroads for Refugee Inclusion
  2. (nl) Jet Salomons, 'Ze zijn geen last, we hebben ze nódig' ("Ili ne estas ŝarĝo, ni ja bezonas ilin"), Trouw, la 19-an de novembro 2011.