Saltu al enhavo

Stigia orelstrigo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Stigia orelstrigo

Biologia klasado
Regno: Animaloj, Animalia
Filumo: Ĥorduloj, Chordata
Klaso: Birdoj, Aves
Ordo: Strigoformaj, Strigiformes
Familio: Strigedoj, Strigidae
Genro: Asio
Specio: Stigia orelstrigo, A. stygius
Asio stygius
(Wagler, 1832)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Sinonimoj


Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Stigia orelstrigo, Asio stygius estas mezgranda malhela strigo, tio estas specio de birdo el la ordo de strigoformaj, familio de strigedoj, kun plumtufo super ĉiu okulo. Ĝi estas indiĝena de Centra kaj Suda Ameriko.

Taksonomio kaj sistematiko

[redakti | redakti fonton]

La Stigia orelstrigo havas jenajn ses agnoskitajn subspeciojn:[1]

Priskribo

[redakti | redakti fonton]

Ĝi havas brilflavajn okulojn, nigran bekon, havas la karakteran malhelbrunan vizaĝan diskon, kie kontrastas la brilegaj okuloj kaj inter ili unue blankaj strioj kiuj venas el la oreltufoj kiel brovoj en formo de litero vo kiuj konverĝas al la beko, krome estas malhelgriza angula spaco kiu venas el la frunto. La subaj partoj estas malhele sablokoloraj kun malhelbruna strieco. La supraj partoj estas inverse, sablokolora strieco sur pli malhela fono.

Tiu orelstrigo okupas varion de deciduaj kaj ĉiamverdaj arbaroj, kaj malfermajn areojn kun arbaraj makuloj. Ĝi loĝas ekde marnivelo ĝis 3 100 m supre.

Tiu ĉi neotropisa specio manĝas varion de predoj inkludante birdojn, etajn mamulojn, reptiliojn, amfibiojn, krustulojn kaj insektojn. Ĉiu tiu ĉasado estas farita dumnokte.

La Stigia orelstrigo demetas du ovojn en nesto el branĉetoj konstruita de aliaj birdoj, sed foje, ili nestumas surgrunde, kiel sia parenco, la marĉostrigo.

Tiu orelstrigo ne estas tutmonde minacata, kvankam ĝia statuso varias grande tra sia tuta teritorio. Ĝi vivas en Sudameriko, kaj en partoj de Centrameriko. Ĝi estis dokumentite vidata dufoje en Teksaso. [2]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]
  1. Gill, F.; Donsker, D.; Rasmussen, P., eld. (Januaro 2022). "Owls". IOC World Bird List. v 12.1. Alirita la 15an de Januaro, 2022.
  2. [1] Arkivigite je 2007-08-14 per la retarkivo Wayback Machine.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]