Stria arbalciono
| Biologia klasado | ||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||
| Lacedo pulchella (Horsfield, 1821) | ||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Stria arbalciono (Lacedo pulchella) estas arbalciono, tio estas birdo de la familio de Halcionedoj, kiu troviĝas en malaltaj tropikaj arbaroj de Birmo, Tajlando, Kamboĝo, Vjetnamo, Laoso, Malajzio, Sumatro, Javo kaj Brunejo. Ĝi formortiĝis el Singapuro. Ĝi estas la ununura membro de la genro Lacedo. La specio enhavas tre rimarkeblan seksan duformismon: iĉo havas brile bluan kronon kaj nigra-bluan striatan dorson, dum la ino estas bruna-nigra striata sen iu blua koloro.
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]La specion unue formale priskribis Usona naturalisto Thomas Horsfield en 1821 sub dunomo Dacelo pulchella. Ĝi estis originale metita en genron Dacelo, al kiu nun apartenas nur kukabaraoj.[2][3] La nunan genron Lacedo sole por tiu ĉi specio enkondukis germana ornitologo Ludwig Reichenbach en 1851.[2][4] Samkiel Dacelo, la genronomo Lacedo estas anagramo de Alcedo, kiu estas latina vorto por alciono. La specia epiteto pulchella estas latina vorto, kiun eblas traduki kiel "tre ĉarma kaj beleta".[5]
Laŭ nuna sistematiko IOC agnoskas tri subspeciojn:[6][7]
- L. p. pulchella, la baza subspecio, nestas en Malajzio sude de 7°N kaj en insuloj Sumatro kaj Javo
- L. p. amabilis nestas en norda Malajzio kaj pli norden. Ĝi estas iom pli granda ol pulchella, ĝiaj iĉoj havas na pli da bluo sur nuko, kaj la inoj estas pli rufaj.
- L. p. melanops estas endemia en Brunejo. La iĉoj havas distingajn profunde nigrajn fruntojn, vangojn kaj nukojn.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]
Stria arbalciono havas ĝenerale tipan aspekton por arbalciono. Ĝi estas ĉirkaŭ 20 cm longa kun fortika ruĝa beko kaj mallonga moviva kresto, kiu leviĝas kaj malleviĝas malrapide. Tiu specio montras nekutiman por alcionoj drastan seksan duformismon. Plenkreska iĉo havas kaŝtankoloran frunton, vangojn kaj nukon, kaj brile bluan unukoloran ĉapon. La resto de supraj partoj de la plumaro, t.e. dorso, flugiloj kaj vosto, estas blua-nigraj striataj. La malsupraj partoj, t.e. brusto, ventro, kaj malsupraj facoj de flugiloj kaj vosto, estas rufecaj, kaj centro de la ventro blanka.[8] Plenkreskaj inoj ankaŭ havas distingan vidaspekton: iliaj supraj partoj estas rufaj-nigraj striataj, kaj la malsupraj plejparte blankaj, kun iomaj nigraj strietoj sur la brusto kaj flankoj. Junuloj havas ĝenerale saman kolorigon kiel plenkreskuloj de la sama sekso, sed pli malbrilan; iliaj bekoj estas oranĝece brunaj, kaj ili havas malhelajn strietojn sur la malsupraj partoj, kiuj ĉe la iĉoj malaperas post la unua mudo.[8]
La voĉo estas longa fajfa gviiuu sekvita de 15 ripetoj de ĉiiuu en 17 sekundoj, kie la dua silabo laŭgrade svenas. Stria arbalciono respondas al imitaĵoj de ĝia voko.
Kutimoj
[redakti | redakti fonton]Tiu estas birdo de malaltaj pluvarbaroj kiu ĝis 1700 m en Brunejo, sed kutime sub 1100 m de altitudo en la resto de sia teritorio. Malkiel plej parto de alcionoj, ĝi bezonas nek akvofluon nek lageton en sia teritorio.
La nesto estas truo en putrinta arbotrunko, aŭ foje en la sfera nesto de arbotermitoj. La ino demetas ĝis kvin ovojn.
La Stria arbalciono predas grandajn insektojn kaj eventuale etajn lacertojn, kutime kaptitaj en la arboj mem, sed foje el la grundo.
Statuso
[redakti | redakti fonton]Tiu specio estas nekomuna sed disvastigita en granda parto de sia teritorio. Ĝi estas rara en Javo, tre rara en Sumatro kaj malaperinta el Singapuro.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ BirdLife International (2016). “Lacedo pulchella”, IUCN Red List of Threatened Species 2016, p. e.T22726905A94935347. doi:10.2305/IUCN.UK.2016-3.RLTS.T22726905A94935347.en. Alirita 13 November 2021..
- ↑ 2,0 2,1 (1945) Check-list of Birds of the World. Volume 5. Harvard University Press.
- ↑ (1821) “Systematic arrangement and description of birds from the island of Java”, Transactions of the Linnean Society of London 13 (1), p. 175.
- ↑ Reichenbach, Ludwig. (1851) Handbuch der speciellen Ornithologie (germane). Expedition der Vollständigsten Naturgeschichte.
- ↑ Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm, p. [htt://archive.org/details/Helm_Dictionary_of_Scientific_Bird_Names_by_James_A._Jobling/e/n217 217], 324. ISBN 978-1-4081-2501-4.
- ↑ Rollers, ground rollers & kingfishers. World Bird List Version 6.3. International Ornithologists' Union (2016). Alirita 25 September 2016 .
- ↑ Fry, C. H.. (1999) Kingfishers, Bee-eaters and Rollers. London: Christopher Helm, p. 127–128. ISBN 978-0-7136-5206-2.
- ↑ 8,0 8,1 Woodall, P.F.. (2021) “Banded Kingfisher (Lacedo pulchella)”, Handbook of the Birds of the World Alive. Lynx Edicions. doi:10.2173/bow.bankin1.02. necesas abono
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Fry, Fry and Harris, Kingfishers, Bee-eaters and Rollers ISBN 0-7136-1410-8
- Robson, Craig. A Field Guide to the Birds of Thailand ISBN 1843309211


