Stubenbrücke
Stubenbrücke | |||
---|---|---|---|
ponto | |||
Bazaj datoj | |||
Arkitekto | Friedrich Ohmann • Josef Hackhofer vd | ||
Estiĝo | 1900 | ||
Lando | Aŭstrio vd | ||
Situo | Vieno | ||
Adreso | Stubenbrücke | ||
Situo | |||
Geografia situo | 48° 12′ 24″ N, 16° 22′ 56″ O (mapo)48.206716.3823Koordinatoj: 48° 12′ 24″ N, 16° 22′ 56″ O (mapo) | ||
| |||
Parto de | Bridges over the Wien River vd | ||
Stubenbrücke estas la ponto super la rivero Vieno en Interna urbo de Vieno (Aŭstrio). Ĝi situas apud la Urboparko kaj unuigas du urbopartojn — Internan Urbon kaj Landstraße[1].
La unua ponto ĉi-loke aperis komence de la 15-a jarcento, ĉar temas pri la centra parto de la aŭstra ĉefurbo. Sekvis pluraj detruoj kaj restarigoj. La lastan fojon ĝi estis restarigita post la Dua mondmilito kaj grave restaŭrita en 1959[1].
En 2001 en apuda Muzeo de la Dekoraciaj Artoj okazis la ekspozicio Franz West: Gnadenlos, do oni decidis starigi sur la pilonoj kvar skulptaĵojn de la fama aŭstra skulptisto Franz West. Origine oni planis ke Lemurenköpfe (Lemuraj Kapoj) el blanke farbita aluminio troviĝos ĉi tie dum la ekspozicio funkcias, sed la muzeo grandanime permesis ilian pluan restadon[1].
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Stanislavo Belov (2018-07-28) Romantika adiaŭo al Vieno (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2019-03-10. Alirita 2019-03-10. (raporto de esperanto-vojaĝanto en 2016)
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ 1,0 1,1 1,2 Stanislavo Belov (2018-07-28) Romantika adiaŭo al Vieno (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2019-03-10. Alirita 2019-03-10.