Stéphane Freiss
Aspekto
Stéphane Freiss | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Stéphane Frédéric Freiss |
Naskiĝo | 22-an de novembro 1960 (63-jaraĝa) en 8-a arondismento de Parizo |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Alma mater | Université Paris-Nanterre Cours Florent |
Okupo | |
Okupo | aktoro filmaktoro televida aktoro filmreĝisoro teatra aktoro television writer (en) |
Stéphane Freiss - franca prononco laŭ sistemo IFA [stefˈan fʁˈɛs] - estas franca aktoro. Li naskiĝis la la 22-an de novembro 1960 en Parizo (Francio), do nun estas 63-jara.
Li honoriĝis per la filmpremio César pro sia aktorado en la filmo Chouans! de 1988. Poste li interalie aktoris en la filma komedio Bienvenue chez les Ch'tis de 2008, en kiu precipe temis pri antaŭjuĝoj de la francoj el la sunplena sudo de la lando kontraŭ la laŭdire pluva, griza kaj senkultura pleja nordo de la lando, la historia franca Flandrio, baze la arondismentoj Dunkerque kaj Lille.