Subaru (kompanio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fuji Heavy Industries
Subaru Corporation
Fuji Heavy Industries
Subaru Corporation
aŭtomobilo-faranta firmao • dividaĵo vd
Dum 15-a de julio 1953 - nekonata/nuntempe
Antaŭulo Nakajima
Jura formo publika kompanio
Fondintoj Chikuhei Nakajima • Nakajima vd
Sidejo Ebisu
Lando Japanio
Dungitoj 16 961 (stato: 31-a de marto 2022)
Agokampo aŭtomobilo • aerospace manufacturer
Posedata de Subaru Corporation vd
TTT Oficiala retejo
vdr

Subaru (japane スバル) estas japana aŭtomarko kaj la aŭta dividaĵo de la firmao Subaru Corporation (en) (antaŭe Fuji Heavy Industries Ltd.) [1], kaj estas konata de la modeloj Trezia, Impreza, Forester, Levorg, Legacy, Outback kaj XV. En aŭtuno 2011, Trezia estis prezentita kiel anstataŭaĵo por Justy. La modelo estas fratinmodelo al la Verso-S. Ĝi estas produktita fare de Toyota kaj, male al aliaj Subaru-modeloj, havas antaŭradan transmision.

Eksa emblemo de Subaru 360 montranta ses stelojn en aranĝo simila al la Plejadoj

La Subaru-modeloj havis plurajn klasikajn karakterizaĵojn: Plej ofte, la aŭtoj estas liveritaj kun kvarrada transmisio (nomita angle All Wheel Drive) kaj kun plata motoro, sed ankaŭ liveritaj kun antaŭrada transmisio kaj enlinia motoro.

La nomo Subaru venas de la japana nomo por la konstelacio Plejadoj. Ĉi tiu japana vorto signifas "regi" aŭ "kunveni". Tiu konstelacio estas simbolita en la emblemo, kie la ses steloj reprezentas la ses firmaojn kiuj kunfadiĝis por formi Fuji Heavy Industries Ltd. post la Dua Mondmilito. La ovalo ĉirkaŭ la steloj simbolas, ke ili estas parto de pli granda konstelacio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. World Motor Vehicle Production. OICA. Alirita 2021-02-07.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]