Submarŝipforma sandviĉo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La subsandviĉo de longo de 6 coloj kiel vendiĝis ĉe Subway

Subsandviĉo (angle Submarine sandwich aŭ mallonge: Sub, ankaŭ estas nomita itala sandviĉo) estas speco de sandviĉo konsistanta el freŝa bageto tranĉita laŭlonge, kiu estas plenigita per kolbaso, fromaĝo, legomoj, saŭcoj kaj spicoj. La sandviĉo estis inventita komence de la 20-a jarcento en la italaj enmigrintaj komunumoj en la nordorienta Usono.

En malsamaj regionoj ĉirkaŭ Usono ekzistas malsamaj nomoj por la sandviĉo, kaj foje ankaŭ malsamaj lokaj varioj. La sandviĉo iĝis aparte populara loka manĝaĵo en Nordameriko dum la 1940-aj jaroj en la urboj Bostono (kie ĝi estis nomita "Hero"), en Novjorko (kie ĝi estis nomita "Grinder"), en Filadelfio (kie ĝi estis nomita " Hoagie"), en Los-Anĝeleso (kie ĝi estas nomita "Zep" aŭ "Zepelin"), en Konektikuto (kie ĝi estas nomita "Wedgie"), en Florido (kie ĝi estas nomita "Kuba Sandviĉo"), en Viskonsino (kie ĝi estas nomita "Garibaldi"), kaj en Ilinojso (kie ĝi estas nomita "itala bovaĵa sandviĉo").

Multaj internaciaj rapidmanĝejoj specialiĝas pri farado de la sandviĉo, inkluzive de Firehouse Subs, Quiznos, Mr. Sub kaj la plej granda ĉeno inter ili - Subway. En Usono ekzistas multaj restoracioj, kiuj specialiĝas pri fabrikado de la sandviĉo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]