Subskribo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Por Vikipedia subskribo, vidu la paĝon Helpo:Subskribo


Subskribo de Karl Marx

Subskribo estas permana mem-notado de ies nomo, ĝi estas ĉefa formo de aŭtentigilo en moderna mondo. Oni subskribas dokumentojn kaj aliajn aĵojn celante rekoneblon kaj neimiteblon.

En multaj kulturoj, personan nomon oni ofte stumpas al komenca litero, kaj familian nomon oni konservas tuta, en aliaj, oni mallongigas la mezajn nomojn, kaj, fine, en aliaj oni ne mallongigas ofte.

En Usono, John Hancock aŭ simple Hancock (derivita de John Hancock, unu el la Usonaj Fondaj Patroj) fariĝis sinonimo de "subskribo" en la nordamerika lando.

Aŭtentigo nome de iu institucio okazas ne per la nomo de la institucio, sed per persona subskribo kaj ordinar-skriba mencio de funkcio.

En Romia antikvo, estis du elementoj de autentigo: sigelo kaj subskribo. Poste, dum klasika erao, subskribo restis malofta kaj fine, dum mezepoko ĝi preskaŭ tute malaperis. Ekde Renesanco (ĉ. 15-a jarcento) Eŭropaj registaroj trudis la uzon de familia nomo kaj de persona subskribo.

Longtempe nekleraj homoj subskribis per nura kruco aŭ nur kapablis desegni siajn nomojn sen vera not-kapablo. Reĝoj de Portugalio subskribis per kruco dum multaj jarcentoj, eĉ tiuj kiuj scias legi. Laŭ Brazilaj leĝoj, nur hodiaŭ, tiuj kiuj povas subskribi, eĉ sen not-kapablo, estas rigardataj kiel legosciantaj, sekve malgraŭ ke 90% estas legkapablaj (scias desegni sian signaturon), vere nur 25% kapablas legi simplan frazon.

Iulandaj leĝoj permesas nelegeblan subskribon, alilandaj ne.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]