Subtera gasdeponejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La subtera gasdeponejo estas la aro da konstruaĵoj, naturaj kaj artefaritaj ujoj en porecaj tavolojminkavoj por rezervi grandan volumenon da tergaso. Tio ebligas reguligi la gaskonsumadon. Kutime oni konstruas ilin apud la grandaj gaskondukiloj kaj gasokonsumejoj.

Gasdeponejo en Hungario

Konstrukcio[redakti | redakti fonton]

Plej ofte oni faras la subterajn gasdeponejojn en la eluzitaj gasaj, naftajgasokondensataj minejoj kaj grundakvejoj. Oni enpumpas la gason tra putoj en la eluzitan tavolon aŭ grundakvejon, forpelante akvon el la poroj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Gasdeponejo en Germanio

Usono kaj Eŭropo[redakti | redakti fonton]

Unue oni provis deponi gason subtere en 1915 en minejo Welland County (Kanado). La unua gasdeponejo en la eluzita gasminejo Soar (apud Bufalo, Usono) aperis en 1916, en grundakvejoj — en 1946 (Kentukio, Usono), en salkavernoj — en 1954 (Usono). Ekde la mezo de la 20a jarcento la subteraj gasdeponejoj aperas en Okcidenta Eŭropo kaj Sovetunio. Nun proksimume 75% de la subteraj gasdeponejoj troviĝas en la eluzitaj gasminejoj, 15% en grundakvejoj, 8% en salkavernoj, eta kvanto situas en iamaj karbominejoj (Usono, Belgio ktp).

Rusio[redakti | redakti fonton]

Gasdeponejo en Ĉeĥio

En Sovetunio la unuaj subteraj gasdeponejoj estis kreitaj en 1954 en la eluzitaj gasminejoj de Kujbiŝeva kaj Saratova provincoj (la Elŝanska subtera gasdeponejo). En 1959 apud Kalugo oni komencis enpumpi gason en grundakvejon. Estis konstruitaj la Kaluga kaj Ŝĉolkova gasdeponejoj. En la 1960-aj jaroj la subteraj gasdeponejoj aperas en la eluzitaj gasminejoj en Saratova kaj Orenburga provincoj, Baŝkirio. En 1963 en Leningrada provinco estis konstruita la Gatĉina gasdeponejo — la unua en la mondo situanta en horizontala tavolo (ĉar strukturaj hidrokarbonaj kaptujoj mankis dum la granda Leningrado bezonis ĝin).

En la 1970-aj jaroj ekspluatado de malkovritaj gasminejoj en Okcidentsiberia naftogasa provinco (Tjumena provinco) estigis urĝan bezonon je la subteraj gasdeponejoj. Do oni konstruis kelkajn grandajn gasdeponejojn. En du horizontoj de la eluzita Nord-Stavropola minejo (Norda Kaŭkazo) estis konstruita la subtera gasdeponejo kun aktiva kapacito 20 miliardojn da kubometroj kaj maksimuma diurna elpumpo je pli ol 170 milionoj da kubometroj. 25 km for de la urbo Kasimov (Rjazana provinco) en grundakvejo aperis la Kasimova gasdeponejo aktiva kapacito 7,5 miliardojn da kubometroj kaj maksimuma diurna elpumpo je 73 milionoj da kubometroj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Бузинов, С. Н.. [2004] Р. И. Вяхирев: Подземное хранилище газа // Российская газовая энциклопедия (ruse). Москва: Большая Российская энциклопедия, p. 326–328. ISBN 5-85270-327-3.