Suda Italio
Suda Italio (itale ankaŭ Mezzogiorno [medzoĜORno]) estas la ekonomie malpli evoluiĝinta suda parto de Italio.
Geografia disvastiĝo
Suda Italio precipe konsistas el la nuntempaj italaj regionoj, kiuj antaŭ la unuiĝo de Italio dum la jaro 1861 apartenis al la Reĝlando de la du Sicilioj: Temas pri la regionoj Abruzo, Moliso, Kampanio, Basilikato, Apulio, Kalabrio kaj Sicilio. Krome ankaŭ la historie de la Savoja dinastio regita insulo Sardinio apartenas al la regionego "Mezzogiorno".
Etimologio
La itala termino, kiu konsistas el la vorteroj mezzo [MEdzo] "mezo" kaj giorno [ĜORno] "tago", estas la tiulingva vorto por "tagmezo". Laŭ la stato de la suno, kiu tagmeze sur la norda hemisfero de la tero troviĝas en la sudo, la vorto ĝenerale signifas la sudan direkton. Ene de Italio la vorto laŭ sia plej ofta uzo iĝis sinonimo por la sudo de la lando. Samsence ankaŭ la franca vorto "le midi" (tagmezo) en Francio uziĝas por la sudo de tiu lando.
Ekonomia dualismo
En multaj landoj ekzistas ekonomiaj diferencoj inter unuopaj landopartoj, kaj en pluraj landoj norde de la Mediteranea Maro (inter alie en Hispanio) la nordo estas pli riĉa kaj la somere pli varmega kaj tial pli seka sudo pli malriĉa. Nur en Italio tamen la diferenco inter la industriiĝinta kaj ekonomie prospera nordo kaj agrikultura, malpli evoluiĝinta kaj ekonomie malprospera sudo estas tiom dualisme drasta.