Sufleo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

En la franca kuirarto, sufleo (france soufflé IFA:[sufle]) estas plado de bakita ovaĵo, kiu povas esti dolĉa aŭ sala.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La sufleo konsistas el du ĉefkomponantoj:

La bazo provizas la ĉefan guston (dolĉan aŭ salan), kaj la ŝaŭmplena ovoblanko provizas la aerplenan, molan senton.

Al tiu du ĉefkomponantoj, oni ofte aldonas kromajn ingrediencojn, ekzemple:

  • Por dolĉaj sufleoj: beroj, ĉokolado, citrono, konfitaĵo, aŭ aliaj frukoj;
  • Por salaj sufleoj: fromaĝo, spicherboj, legumoj.

Tiuj ingrediencoj estas bakitaj, ĝis kiam la aerŝaŭmo en la sufleo pligrandigas la sufleon. La sufleo devas esti manĝata tuj post kuirado; ĝi malvarmiĝas kaj malgrandiĝas post 10 minutoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La sufleo originis en Francio dum la frua 18-a jarcento. La franca kuiristo Vincent de la Chapelle (?–1745) mencias la sufleon,[1]:130–132 kaj poste la franca kuiristo Marie-Antoine Carême (1784–1833) plibonigis la recepton.

La termino devenas de la franca vorto soufflé, laŭlitere “blovitaĵo” (de france souffler “blovi”).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Peterson, J.. (2012) Glorious French Food: A Fresh Approach to the Classics (angle). Houghton Mifflin Harcourt, p. 130–132. ISBN 978-0-544-18655-2.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]