Beŝamelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Beŝamelo estas grava ingredienco en lasanjoj.

Beŝamelo estas blanka saŭco kio en multaj kuirejoj estas uzata kiel baza saŭco, ekzemple en la franca kaj itala kuirartoj. Ĝi estas uzata i.a. por florbrasiko kaj lasanjoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua beŝamelo estis preparita per lanta brezado de bovidaĵo kun spicoj en lakto, al kiu oni aldonis ekstran kremon. La unua mencio sub ĉi tiu nomo aperis en Le Cuisinier françois (La Franca Kuiristo}, (publicita en 1651) fare de la kuiristo de Ludoviko la 14-a de Francio, François Pierre (de) La Varenne (1615 - 1678). Ĉi tiu libro spertis 30 eldonojn dum la sekvaj 75 jaroj kaj per tio establis la francan kuirarton. La saŭco ricevis sian nomon por flati korteganon kaj financiston, Louis de Béchameil, markizo de Nointel (1603–1703), ankaŭ iam vokto de Bretonio, kiu ofte malprave estas indikata kiel inventinto de la saŭco.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]