Sukerradiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
sukerradiko
Illustration Sium sisarum0.jpg
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: dukotiledonuloj monocotyledones
Ordo: Apialoj Apiales
Familio: Apiacoj Apiaceae
Genro: Siumo Sium
Specio: Sium sisarum
Sium sisarum
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La sukerradiko (Sium sisarum) estas plantspecio, kiu apartenas al la familio de la Apiacoj (Apiaceae). Ĝi estas malnova utilplanto el orienta Eŭropo kaj Azio. La origina sovaĝa formo estas disvastigita de la Kaŭkazo ĝis Siberio. La nomo sukerradiko venas de la dolĉa gusto de la radiko.[1]

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Sium sisarum kreskas kiel plurjara herba planto.[2] Ĝi atingas kreskoalton de 100 ĝi 150 centimetrojnr.[3] Kreiĝas faskon da blankaj dikiĝinta (ĉirkaŭ fingrodikaj ) radikoj, kiuj similas al la radikoj de batatojdalioj[3] , sed ili estas rimarkeble pli maldikaj kaj atingas longecon de 15 ĝis 20 centimetrojn. [4] [5] La centra radiko estas la plej granda kaj povas atingi longecon de 30 cm.[6] La koloro de la radikoj estas griza ĝis blanka. La karno estas blanka.[7] Ili estas cilindraj kaj iomete pinte je la fino. La planto kreas 10–15 radikojn.[5] Ili havas iomete lignan kaj fibran centron. La planto estas vintrorezista. La folioj estas nepare plumaj kun tri ĝis dekunu plumfolietojn.[8] La mallarĝaj plumfolietoj havas segildentan randon. Ĉe juna plantoj la filioj finiĝas pinte, ĉe maljunaj ronde. La planto floras en julio kaj aŭgusto.[5] Ĝi aperas nur en la dua jaro post la dissemo.[2] La floroj staras en terminalaj umbelaj infloreskoj. La malgrandaj, odorantaj floroj estas stelformaj. La petaloj estas blankaj. La brunaj fruktoj estas mallongaj kaj similas tiujn de la karoto.[4] Same kiel ĉe la karotoj la fruktoj kungluiĝas. La semo estas 0,75–1 mm dika kaj 2–2,5 mm longa.[5] La fruktoj estas aĥenoj.[1]

habito de la planto

Utiligado[redakti | redakti fonton]

Kultivado kaj rikolto[redakti | redakti fonton]

La kultivado daŭras 6–8 monatojn.[4] Necesas malpeza nutraĵriĉa grundo, kiu faciligas la kreskon kaj la rikolton de la radikoj.[5] La sukerradiko bone alkutimiĝas al la mezeŭropa klimato. La planto ne toleras hidromorfajn grundojn.[1] La planto estas multigita vegetative per radikpartoj aŭ per divido de la radikaro.[3][9] Eblas ankaŭ dessemi la planton. La dissemado okazas en marto, ĝi ankaŭ povas okazi jam aŭtune [3][9] La planto bezonas ĉirkaŭ 35 tagoj por ĝermi.[5].[1] La distanco inter la vicoj estu 20–30 cm.[4][1] Je la kulturfino la distanco en la vico estu ĉirkaŭ 15 cm.[2][10].[4] Por 1 m² 4 gramoj de semaĵo estas bezonataj.[10] [11][2] Ofte la dissemado okazas en sembedoj kaj de tie la junplantoj estas transplanataj al la kampo.[7] [12] Vegetativa multigado donas pli rapide grandajn plantojn ol la disemado. [11] Tiam la plantado povas okazi ĉirkaŭ du – tri semajnojn pli malfrue (fine de marto ĝis komence de aprilo) .[3].[4] La sterkado estu kiel ĉe karotoj.[1] Dum la ĉefa kresko la sukerradiko same kiel karotoj, pastinakoj kaj radikpetroselo multe da akvo.[3] Longajn sekajn periodojn pligrandigas la fibran internon de la radiko.[1] La rikolto komencas aŭtune kaj povas daŭri ĝis la vintro, ĉar la planto ja estas frostrezista. La radikoj povas esti stokeblaj kiel karotoj, plej bone en malvarma kelo en humida sablo..[5] Nur junaj radikoj de unujaraj plantoj estas uzeblaj.[10][5][13] Oni rikoltas per maŝino. La rikoltkvanto varias inter unu kaj du kilogramojn po m² .[1][12][14]

Sema kultivado kaj plimultigo[redakti | redakti fonton]

Kiam la semoj sur la umbeloj bruniĝas, oni fortranĉu la umbelojn por sekigi ilin..[2] Dies ist von August bis Oktober gegeben.[12] Nomalkaze la semoj estas maturaj de aŭgusto ĝis septembro.[5] Unu gramo de semoj entenas ĉirkaŭ 600 semoj. La semoj estas ĝermpovaj tri jarojn.[3] Oni nur prenu semon de dujaraj plantoj. [12] Se la multigado okazu vegetative oni rikoltu sanajn radikoj kaj plantu ilin separate.[5]

Malsanoj kaj damaĝbestoj[redakti | redakti fonton]

La planto havas la samajn malsanojn kaj damaĝbestojn kiel karotoj, pastinakoj kaj radikpetroselo. Precipe musoj ŝatas la dolĉajn radikojn.[1]

Utiligado[redakti | redakti fonton]

Kuirarto[redakti | redakti fonton]

La planto estas uzata kiel radiklegomo. La radikoj estas kuirataj en akvo.La radikkarno gustas dolĉe ka ja arome kaj estas je faruna konsistencon.[12] La unujaraj radikoj estas pli delikataj.[1] Post la kuirado oni povas forigi facile la fibrecan kernon. Oni ankaŭ povas manĝi la foliojn. Prefere uzu la junajn foliojn, kiuj estas tre aromaj. La radikoj estas rostataj en bakforno ĉe 180° ĝis ili estas orbrunaj.La folioj povas esti manĝataj krude ekzemple en miksita salato. El la radiko estas ankaŭ farebla brando.[15]

Stokado[redakti | redakti fonton]

Rikoltitaj radikoj estas stokeblaj kelkajn semajnojn enmetitaj en sablo.[1]

Substancoj[redakti | redakti fonton]

La kruda radikkarno enhavas 4 ĝis 8 % da sukero (sakarozo) kaj seka substanco de 16 %. La seka substanco enhavas 63–65 % da sukerozo. La seka substanco de la folioj estas preskaŭ 8 % kaj ili havas je 25 % da proteino kaj 12 % da sukero. [16] Tial la planto estis multe pli kultivata, kiam la sukero estis rara kaj multekosta. La radiko ankaŭ enhavas mineralojn kaj pektino.[13]

Medicina signifo[redakti | redakti fonton]

Precipe la en Mezeŭropa hejmiĝanta specio Sium latifolium, kiu estas tre parenca al la sukerradiko estis uzata ĝis en la 20a jarcento kiel kuracplanto.[13]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,00 1,01 1,02 1,03 1,04 1,05 1,06 1,07 1,08 1,09 1,10 G. Vogel et al., Handbuch des speziellen Gemüsebaus – 127 Zuckerwurzel, 1996, Ulmer Verlag, ISBN 3-8001-5285-1, p. 1049–1052
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 C.H. Kleemann und R.E. Clemen: Allgemeines Handbuch des Gartenbaues, Druck und Verlag von C Flemming, 1859, p. 102
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 3,5 3,6 Vilmorin-Andrieŭ & Cie, Les Plantes Potagères, Troisième Édition, 1904, p. 91
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 4,4 4,5 J.M. Stephens, Skirret – Sium sisarum L., University of Florida IFAS Extension, Document HS667, 1994 (Review 2009), p. 1
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 5,4 5,5 5,6 5,7 5,8 5,9 J. Becker-Dillingen, Handbuch des gesamten Gemüsebaues,5. Auflage, Verlag Paul Parey, 1950, p. 701-705
  6. A. Ypey, Vervolg op de Afbeeldingen der artseny-gewassen met derzelver Nederduitsche en Latynsche beschryvingen. Druck J.C. Sepp und Sohn, 1813, p. 70
  7. 7,0 7,1 H.C. Thompson, Vegetable Crops, Fourth Edition, McGraw-Hill Book Company, 1949, p. 350
  8. O. Maly: Anleitung zur Bestimmung der Gattungen der in Deutschland wildwachsenden und allgemein kultivierten Phanerogamischen Pflanzen, 2. vermehrte Auflage, Druck: W. Baummüller, Wien, 1858, p. 53
  9. 9,0 9,1 H. Jäger: Illustrierte Bibliothek des landwirtschaftlichen Gartenbaues – des Obst- und Gemüsebaues und des Gartenbetriebes in Frankreich und England, Dritte Abteilung – Der Apotekergarten – Die Zuckerwurzel, Verlag von Otto Spamer Leipzig, 1859, p. 325–328
  10. 10,0 10,1 10,2 Citaĵa eraro Nevalida <ref> etikedo; neniu teksto estis donita por ref-oj nomataj Müller1937; $2
  11. 11,0 11,1 H. Settegast, Illustriertes Handbuch des Gartenbaues, Verlag von J.J. Arnd, 1909?, S. 687
  12. 12,0 12,1 12,2 12,3 12,4 L. Bussard: Culture Potagère et Culture Maraîchère, 2. Edition, Verlag: Librairie J.-B. Baillière et Fils, 1909, S. 143–144
  13. 13,0 13,1 13,2 E. Hetz: Gemüse-Biographien (47) – Zuckerwurzel, Taspo Gartenbaumagazin November, 1996, p. 49
  14. G. Liebster, Warenkunde Obst und Gemüse, Band 2, Marion Verlag GmbH, Düsseldorf, 1996, p. 318–319
  15. D.A.J.G.K. Batsch: Versuch einer Anleitung zur Kenntnis und Geschichte der Pflanzen, 2. Teil, Druck: J.J. Gebauer, 1859, S. 68
  16. J. Leclerc und J.Y. Péron: Mineral, Sugar and Vitamin Contents of Skirret (Sium sisarum L.), Acta Hort Nr. 242, 1989, p. 325–328

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]