Sulkobeka tukaneto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Sulkobeka tukaneto
Sulkobeka tukaneto
Sulkobeka tukaneto
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pegoformaj Piciformes
Familio: Ramfastedoj Ramphastidae
Genro: Aulacorhynchus
Specio: A. sulcatus
Aulacorhynchus sulcatus
(Swainson, 1820)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Sulkobeka tukaneto (Aulacorhynchus sulcatus) estas mezgranda kaj kolora birdo el la familio de la Ramfastedoj kaj ordo de Pegoformaj de Sudameriko, kiu enhavas la tukanojn, tukanetojn, arasariojn, ktp. La scienca nomo de la specio A. sulcatus signifas en la latina “sulkeca”, tio estas “kun sulkoj aŭ faltoj en la beko” aŭ Sulkobeka, kiel dirite en la esperanta nomo, kio ludas gravan econ de la specio.

La specio inkludas la subspecion Flavbeka tukaneto (A. sulcatus calorhynchus), kiu estas foje konsiderata separata specio.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ĝi havas totalan longon de ĉirkaŭ 35 cm kaj pezon el 150 al 200 g. Ĝi estas, kiel aliaj membroj de la genro Aulacorhynchus, ĉefe verda (pli hele en vizaĝo kaj subaj partoj). La gorĝo estas blanka (aŭ helblua en la subspecio A. s. erythrognathus) kaj la ĉirkaŭokulan haŭtaĵon estas blua kun helblua brovo. La beko estas nigra kun markitaj faltoj flanke, kio nomigas la specion en multaj lingvoj, kaj kun grenatkoloraj markoj, sed tiu koloro estas anstataŭata de flavo ĉe la subspecio A. s. calorhynchus. Ĉiukaze en bazo estas blanka bordo, kiel ĉe aliaj membroj de la genroj. La iriso estas brunruĝa kaj la kruroj verdecaj. Inoj estas similaj, sed iomete malpligrandaj; junuloj same similaj, sed iomete pli senkoloraj kaj sen faltoj en la beko.

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

Spite malgranda teritorio, oni agnoskas 3 subspeciojn, kiuj estas la jenaj:

  • nomiga raso Aulacorhynchus sulcatus sulcatus (centra kaj norda Venezuelo) (Swainson, 1820).
  • A.s. erythrognathus (montaraj zonoj proksimaj al la marborda nordokcidenta Venezuelo) (Gould, 1874) .
  • A.s. calorhynchus (sudokcidenta Venezuelo kaj nordorienta Kolombio, en la montaroj de Perija kaj Santa Marta) (Gould, 1874) .

La distinga subspecio A. s. calorhynchus, kiu troviĝas en la okcidenta parto de la teritorio de la specio, estas foje konsiderata separata specio, kiel Flavbeka tukaneto (Aulacorhynchus calorhynchus, Gould, 1874), sed laŭvoĉe ĝi estas simila al aliaj subspecioj kaj oni konas hibridojn en tiu regiono kie ĝi kontaktas kun la nomiga A. s. sulcatus.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

Oni ne scias multe pri tiu ĉi specio. Ili estas familiaj, aktivaj por serĉi manĝaĵojn kaj eble teritoriaj. Oni supozas, ke la reproduktado okazas kiel ĉe la samgenranoj. Pri la manĝo oni scias, ke ili preferas animalajn predojn al la fruktodieto, malkiel la aliaj samgenranoj.

Kvanto[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas ĝenerale komuna en sia teritorio, kaj pro tio konsiderata Malpli zorgiga de BirdLife International. Ĝi troviĝas en montaroj de nordaj Kolombio kaj Venezuelo el 800 al 2000 m de altitudo, sed foje descendas eĉ ĝis 400 m. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montararbaroj, eventuale ankaŭ en ĝardenoj, eĉ ĉe la ĉirkaŭaĵoj de Karakaso. Ĝi loĝas en kelkaj protektitaj areoj kiel la Nacia Parko Henri Pittier en Venezuelo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]