Sultanlando Bantam

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Teritorio

La sultanlando Bantamsultanlando Banten (Indonezie: Kasultanan Banten) estis sultanlando kio en la 16-a jarcento estis establita ĉirkaŭ la urbo Bantam (la hodiaŭa Banten) je la nordokcidenta marbordo de Javo. La influo de la sultanlando etendiĝis super Okcidenta Javo kaj Suda Sumatro. Banten estis grava komerca centro en Sudorienta Azio, antaŭ ĉio por pipro, ĝis kiam la Vereenigde Oostindische Compagnie (VOC) reduktis la sultanlandon je la fino de la 17-a jarcento al nederlanda protektorato.