Super Mario World

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Super Mario World

Disvolvo Nintendo Entertainment Analysis & Development
Eldoninto Nintendo
Distribuo Nintendo eShop
Direktoro Takashi Tezuka
Muziko Koji Kondo
Produktoro Mijamoto Ŝigeru
Serio Super Mario
Platformo Super Nintendo Entertainment System
Ĝenro platforma videoludo
Ludomaniero hotseat
Regilo ludstirilo
PEGI-klasifiko PEGI 3
ESRB-klasifiko Everyone (Ĉiuj)
vdr

Super Mario World (スーパーマリオワールド Sūpā Mario Wārudo?), originale konata en Japanio kiel Super Mario Bros. 4 (スーパーマリオブラザーズ4 Sūpā Mario Burazāzu fō?) estas plataĵa dudimensia videoludilo kreita kaj publikigita de Nintendo por la videoludilo Super Nintendo Entertainment System (SNES) en 1990. Super Mario World estis kreita de Nintendo Entertainment Analysis and Development, sub la direktado de Takashi Tezuka kaj Shigeru Miyamoto. Ĝi estas la unua ludo de la ludserio Super Mario por SNES, kaj estis unue kreita por elmontri la kapablojn de la videoludilo.

En la ludo, la ĉefrolulo Mario devas liberigi la princinon Peach kaj savi Dinosaur Land (angle, esperantigeble Dinosaŭra Lando) el la ĉefa malamiko Bowser kaj liaj parencaj helpantoj Koopalings. La ludo ludiĝas similstile kiel la antaŭaj ludoj de la ludserio, en kiuj la ludanto regas Mario aŭ lian fraton Luigi tra diversaj niveloj arigitaj en mondoj. Granda novaĵo de la ludo estas Yoshi, kiu estas muntebla dinosaŭrsimila besto, kiu havas diversajn formojn kaj kapablojn.

Post lanĉo, la ludo ricevis recenzan kaj komercan sukceson. Pli ol 20 milionoj da unuoj vendiĝis, kaj ĝi ofte estas konsiderata kiel unu el la plej bonaj videoludoj. La ludo plurfoje relanĉiĝis, kiel en 1994 por SNES en la kompilo Super Mario All-Stars + Super Mario World, kaj en 2002 por Game Boy Advance kiel Super Mario World: Super Mario Advance 2. Ĝi plurfoje aperis en Virtual Console de Nintendo, por Wii, Wii U kaj New Nintendo 3DS. Ĝi ĉeestas en Super NES Classic Edition en Septembro 2017.