Super Mario

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Super Mario

Mario Series Logo.svg

Eldonejo Nintendo
Evoluiganto Nintendo Entertainment Analysis & Development, Nintendo Entertainment Planning & Development
Videoludilo Nintendo 3DS, Nintendo 64, Nintendo DS, Nintendo Entertainment System, Nintendo Switch, Super Nintendo Entertainment System, Virtual Boy, Wii, Wii U, Nintendo GameCube, Game Boy, Game Boy Color, Game Boy Advance, Game & Watch series, arkado, Android, iOS, NEC PC-8800 series, Sharp X1
Tipo de videoludo platforma videoludo
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Super Mario (スーパーマリオ Sūpā Mario?) estas serio de platformaj videoludoj, kreata de Nintendo, en kiu troviĝas la fama rolulo Mario. Ĝi estas la ĉefa serio de la seriaro de ludoj Mario (aliaj serioj estas Mario Kart, Mario Party, sportludoj, rolludoj, ktp). Almenaŭ unu ludo de la serio Super Mario aperis en ĉiu grava videoludilo de Nintendo.

La ludoj ĉefe okazas en la fikcia Mushroom Kingdom (angle, esperantigebla Fungra Reĝlando), kie Mario estas ludebla rolulo. Li ofte estas akompanata de sia frato Luigi kaj de aliaj oftaj roluloj. Kiel en aliaj plataĵaj videoludoj, oni devas kuri kaj salti sur diversajn plataĵojn por atingi la finon de nivelo. La niveloj grupiĝas en mondoj, kaj ĉiu mondo havas sian propran temon, kiel dezerta aŭ glacia mondo. Diversaj malamikoj troviĝas en la niveloj, do Mario (aŭ alia rolulo) devas eviti aŭ venki ilin per diversaj potencoj.

La ludoj havas simplan intrigon. Ofte, Mario devas savi la princinon Peach el la ĉefa malamikego, kiu estas plej ofte Bowser. La unua ludo de tiu serio, Super Mario Bros., aperis por la Nintendo Entertainment System (NES) en 1985, kaj difinis multajn elementojn de la ludserio mem, sed ankaŭ de la plataĵa tipo de videoludoj ĝenerale.

Ludoj[redakti | redakti fonton]