Superkruciĝa nukleo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la superkruĉiĝa nukleo, verda

La superkruciĝa nukleo, superkruciĝaj nukleoj, aŭ superkiasma(j) nukleo(j) (SKN) estas malgranda parto de cerbo en la hipotalamo, rekte super la opta kruciĝo. En mamuloj, ĝi estas la "estra biologia horloĝo" kaj regas tagnoktajn ritmojn, la korpaj funkcioj kiuj havas 24-horan ciklon. La SKN de muso havas ĉirkaŭ 20,000 neŭronojn.

Neŭroanatomio[redakti | redakti fonton]

La SKN troviĝas en la antaŭa parto de hipotalamo, rekte dorsa (supera) de la opta kruciĝo. La SKN havas ventraflankan kaj dorsaflankan partojn, ankaŭ nomitaj kerno kaj ŝelo. La du partoj havas malsamajn genesprimon de horloĝaj genoj.