Susana Fortes
Susana Fortes | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 15-an de novembro 1959 (65-jaraĝa) en Pontevedro | |
Lingvoj | hispana vd | |
Ŝtataneco | Hispanio vd | |
Alma mater | Universitato de Santiago de Compostela Universitato de Barcelono vd | |
Familio | ||
Patro | Xosé Fortes Bouzán (en) vd | |
Gefratoj | Alberto Fortes (en) , Xabier Fortes (en) kaj Ana Belén Fortes López (en) vd | |
Profesio | ||
Okupo | ĵurnalisto verkisto romanisto scenaristo vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Q115109071 ❦ Q12398371 vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Susana FORTES (Pontevedra, 1959) estas hispana verkistino kaj ĵurnalistino.
Biografio kaj kariero
[redakti | redakti fonton]Ŝi gradiĝis en Geografio kaj Historio ĉe la Universitato de Santiago de Compostela, kaj en Historia de Ameriko ĉe la Universitato de Barcelono; si kcombinas pasion por romano kun laboro kiel instruistino en Valencio, en Instituto Sorolla. Ŝi instruis hispanan kaj Historion de arto kaj prelegis en Usono (Luiziano kaj Kalifornio).
Ŝi verkis kelkajn romanojn. Ŝia unua romano nome Querido Corto Maltés (Kara CM) ricevis la premion Nuevos Narradores 1994. Ŝia plej elstara verko estas El amante albanés (La albana amanto), per kiu ŝi iĝis finalisto de la Premio Planeta en 2003. En ambaŭ romanoj okazas amhistorio, en la unua kadre de la Frankisma diktaturo kaj la dua ĉe la albana diktaturo de Enver Hoxha.[1] Ŝia verkaro montras karakterojn borde de la krimromanoj.
Ŝi estas ankaŭ artikolisto en diversaj komunikiloj rilataj kun literaturo kaj kinarto, kiun ŝi konsideras tre ligita al sia verkaro: «kvazaŭ mi havus internigita la sintakson de kino en literaturo».[2]
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Querido Corto Maltés, (1994, Tusquets), Premio Nuevos Narradores.
- Las cenizas de la Bounty (1998, Espasa)
- Tiernos y traidores (1999, Seix Barral)
- Fronteras de arena (2001, Espasa), finalista de la Premio Primavera de novela.
- Adiós, muñeca (2002, Espasa). Kinartikoloj.
- El amante albanés (2003, Planeta), finalista de la Premio Planeta.
- El azar de Laura Ulloa (2006, Planeta)
- Quattrocento (2007, Planeta)
- Esperando a Robert Capa (2009, Planeta), Premio Fernando Lara de Novela.[3]
- La huella del hereje (2011, Planeta)
- El amor no es un verso libre (2013, Suma de letras)
- Septiembre puede esperar (2017, Planeta)
- Tal como éramos (2021, Ézaro)
- Nada que perder (2022, Planeta)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Ángel Vivas (januaro 2004). «Lo que pudo haber sido y no fue». Revista de Libros. Konsultita la 7an de septembro 2016.
- ↑ Prezento de ŝia romano El azar de Lara Ulloa, marto 2006
- ↑ Susana Fortes gana el Premio Fernando Lara de Novela.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Susana Fortes en la hispana Vikipedio.