Susano el Romo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sankta
Susano el Romo
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 280 (0280-01-01)
en Romo
Morto 1-an de januaro 295 (0295-01-01) (15-jaraĝa)
en Romo
Mortis per senkapigo vd
Ŝtataneco nekonata valoro vd
Sanktulo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Susano-statuo en la Bartolomeo-kirko, Antverpeno

Susano el Romo (latine: Susanna Romana, itale: Susanna di Roma; mortinta ĉirkaŭ 304 en Romo) estas sanktulino en la katolika, la ortodoksa kaj la armena eklezioj. Festotago ŝia estas la 11-a de aŭgusto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

La rakontoj pri klera Susano, kies nobela familio venis el Dalmatio, estas legendaj. Laŭ ili, ŝia patro estis pastro Gabinus; ŝia onklo Gaius eĉ estis episkopo. Du aliaj onkloj nome Claudius kaj Maximus (poste ili konvertiĝis je kristanismo pro la impona sinteno de Susano kaj iĝis mem martiroj) estis altrangaj kortegaj oficistoj. Ŝi estis strangolita en sia propra hejmo ĉar ŝi rifuzis geedziĝi kun la filo de imperiestro Diokleciano. Aliaj tradicioj nomas ŝin kiel la fondinton de Ciriako-preĝejo, verŝajne sur la loko de la hodiaŭa Baziliko de Sankta Maria de la Anĝeloj kaj la Martiroj en la Termoj de Diokleciano.[1] Entombigo ŝia estis en la Jordanorum-tombejo proksime de la katakomboj de Thrason (ĉe Salaria-strato) aŭ en la Aleksandro-katakomboj (ĉe Nomentana-strato).

Jam en 401, la poeto Claudius Claudianus prikantis ŝin. Elfosadoj sub Susano-baziliko (laŭtradicie ĉe la loko de ŝia martireco) rivelis domon el la 3-a jarcento kun murpentraĵojn de bibliaj temoj kaj de Susano. Ĉar la baziliko datumas nur el la 8-a jarcento supozeble la antaŭa domo estis privatdoma kirko ĝis tiam je ŝia honoro (kun la latina nomo Ecclesia ad duas domos). Onidire ŝia onklo kaj episkopo Gaius starigis ĝin. Sangorelikvoj de ŝi, kiujn savis Serena, edzino de Diokleciano kaj mem kristanino, konserviĝas ĝis hodiaŭ en la Susano-kirko.

Ŝi estas patronino de Romo helpante kontraŭ pluvo, malfeliĉo kaj kalumnio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fakte la nunan kirkon kreis Mikelanĝelo inter 1560 kaj 1562 laŭ komisio de papo Siksto la 4-a. Parton de la kadukaj Diokleciano-termoj oni donis por edifa uzo al la kartuzianoj. La rilato al Susano konsistas en tio ke ŝia loĝdomo troviĝis apud tiuj ĉi termoj kaj ke Saturninus kaj Sisinnius, murdite dum la termoj-konstruo, iel venis en kombiniĝon kun la flego de la memoro pri Susano.