Suzemka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
blazono de Suzemka

52° 31′ 58″ N 34° 08′ 05″ O / 52.53278 °N, 34.13472 °O / 52.53278; 34.13472 (mapo)

SUZEMKA (ruse Сузе́мка) estas setlejo en Brjanska provinco, Rusio situanta 134.0 km sudokcidente de Brjansk. Ĝi estas ĉefurbo de Suzemka distrikto, kiu najbaras kun Ukrainio. En 2016 tie rezidis 8831.0 homoj.

Stacidomo en Suzemka

En 1907 ekfunkciis fervojo inter Moskvo kaj Kievo, ambaŭ urboj tiam estis partoj de Rusia Imperio kaj poste de Sovetunio. En Suzemka aperis stacio, fervoja stacidomo kaj gravaj transportaj konstruaĵoj. En 2017 tie funkcias doganejo kaj limgardistejo, ĉar nuntempe ekzistas du malsamaj ŝtatoj: Rusio kaj Ukrainio.

Fama rusa lingvisto Vladimir Dal eksplikas etimologion de Suzemka toponimo kiel "sovaĝa arbaro" el la antikvaj rusaj vortoj: "suzemje", "suzemok".

En la 18-a jarcento la setlejo nomiĝis Buda-Susemka ("Buda" signifas fabrikado de potaso). Ĉi-loko estis setlita antaŭ mil jaroj, tion asertas restaĵoj de kverkaj plugiloj trovitaj tie.

Multaj gravaj historiaj eventoj okazis en Suzemka distrikto. Plej rimarkinda estas Batalo ĉe Dobriniĉi inter armeo de la Rusa Carlando kaj milittrupoj de Falsa Demetrio la 1-a okazinta la 21-a de januaro 1605 dum la Granda Malordo (Rusio).

En 1903 en Suzemka estis konstruita templo nome de Sanktulo Ortodoksa princo Aleksandro Nevskij, en kiu liturgioj okazis ĝis 1933, kiam ĝi forbrulis. En 2009 oni establis kaj benis la novan brikan samnoman preĝejon.

Dum la Granda patriota milito en 1941 - 1943 en la Suzemka distrikto sukcese batalis kontraŭ la naziaj invadintoj kelkaj partizanaj trupoj. La 24-an de aprilo 2015 potenco de Brjanska provinco decidis gratifi ĝin kiel "Suzemka - urbeto de la partizana gloro".

Grandan parton de la Suzemka distrikto kaj la najbara Trubĉevska distrikto okupas la natura rezervejo "Brajanska Arbaro", en kiu konserviĝis raraj bestoj kaj birdoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligil0j[redakti | redakti fonton]

  • [1] oficiala retejo de Suzemka administracio ruse
  • [2] artikolo kun fotoj ruse + enigita Google translator
  • [3] preĝejo en Suzemka ruse
  • [4] video kun akompano de kanto far Miĥail Podoljak
  • [5] Rezervejo "Brajanska Arbaro" ruse, angle
  • [6] video "Ortodoksaj temploj en Suzemka distrikto"