Svedio en la Vintra Olimpiko 2010

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Svedio en la Vintra Olimpiko 2010
Vintra Olimpiko 2010 en Vankuvero
Flagtenanto:  Peter Forsberg (malfermo)
Marcus Hellner (fermo)
Sportistoj 106 en 9 fakoj
Medaloj
rango: 7
Oro
5
Arĝento
2
Bronzo
4
Sume
11
vdr

La sveda teamo aktiva en la Vintra Olimpiko 2010 en Vankuvero havis 106 sportistojn. Ili partoprenis en 9 fakoj. Flagtenanto de la sveda teamo estis Peter Forsberg dum la malferma ceremonio respektive Marcus Hellner dum la ferma. La sportistoj atingis 5 orajn, 2 arĝentajn kaj 4 bronzajn medalojn. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 7-an rangon.

Charlotte Kalla (ora medalo en 10-kilometra skikurado) kaj Anna Haag (arĝenta medalo en 15-kilometra skikura persekuto) kune gajnis plian arĝentan medalon en la skikura teama sprinto

Kunordigis la teamon la Sveda Olimpika Komitato.

La kvin orajn medalojn atingis:

  • Charlotte Kalla en la virina 10-kilometra konkurso de skikurado,
  • Björn Ferry en la vira persekuto de biatlono,
  • Marcus Hellner en la vira 30-kilometra konkurso de skikurado,
  • Marcus Hellner, Johan Olsson, Daniel Rickardsson kaj Anders Södergren en la teama vira 4-oble 10-kilometra konkurso de skikurado, kaj
  • Kajsa Bergström, Anna Le Moine, Cathrine Lindahl, Eva Lund kaj Anette Norberg en la virina turniro de glitŝtonludo.
la sveda teamo eniras dum la malferma ceremonio