Armenio en la Olimpikoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Armenia Olimpika Komitato.png
Armenio en la Olimpikoj

Flago de Armenio
IOK-kodo  ARM
NOK Armenia Olimpika Komitato
Retejowww.armnoc.am armene
Olimpika historio
Someraj Olimpikoj
1996 · 2000 · 2004 · 2008 · 2012 · 2016 · 2020
Vintraj Olimpikoj
1994 · 1998 · 2002 · 2006 · 2010 · 2014 · 2018 · 2022
Aliaj parencaj aperoj
Sovetunio (1952–1988)
Unia Teamo (1992)
Information icon.svg
vdr

Armeniaj sportistoj unue inter 1952 kaj 1988 partoprenis olimpikojn kadre de la teamo de Flago-de-Sovetunio.svg Sovetunio. Aldone, en 1992 ili partoprenis en Olympic flag.svg Unia teamo kune kun sportistoj de 11 el la 15 eksaj respublikoj de Sovetunio. Ekde la Vintra Olimpiko 1994 kaj ekde la Somera Olimpiko 1996 oficiala armenia teamo partoprenas la olimpikojn.

La Armenia Olimpika Komitato (armene Հայաստանի Ազգային Օլիմպիական Կոմիտե, ARMNOC) kunordigas la teamojn - la organizaĵo estis kreita en 1990 kaj rekonita de la Internacia Olimpika Komitato en 1993.

Someraj Olimpikoj[redakti | redakti fonton]

Atlanta, Olympic rings near stadium.jpg

1996[redakti | redakti fonton]

En la Somera Olimpiko 1996 en Atlanta partoprenis 32 armeniaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Aghvan Grigorjan.

La teamo atingis Gold medal.svg oran kaj Silver medal.svg arĝentan medalojn kaj fine havis la 45-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.
Sydney Opera House Sails.jpg

2000[redakti | redakti fonton]

En la Somera Olimpiko 2000 en Sidnejo partoprenis 25 armeniaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Hajkaz Galstjan.

La teamo atingis Bronze medal.svg bronzan medalon kaj fine havis la 71-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.
Olympic flame at opening ceremony.jpg

2004[redakti | redakti fonton]

En la Somera Olimpiko 2004 en Ateno partoprenis 18 armeniaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Albert Azarjan. Medaloj ne atingiĝis.

Spectators of 2008 Summer Olympics 1.jpg

2008[redakti | redakti fonton]

En la Somera Olimpiko 2008 en Pekino partoprenis 25 armeniaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Albert Azarjan.

La teamo atingis Silver medal.svg arĝentan kaj Bronze medal.svg 4 bronzajn medalojn kaj fine havis la 62-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.
2012 Summer Olympics text logo.svg

2012[redakti | redakti fonton]

En la Somera Olimpiko 2012 en Londono partoprenis 25 armeniaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Arman Jeremjan.

La teamo atingis Silver medal.svg arĝentan kaj Bronze medal.svg bronzan medalojn kaj fine havis la 60-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.
Rio 2016 logo.svg

2016[redakti | redakti fonton]

En la Somera Olimpiko 2016 en Rio-de-Ĵanejro partoprenis 32 armeniaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Vahan Mĥitarjan.

La teamo atingis Gold medal.svg oran kaj Silver medal.svg 3 arĝentajn medalojn kaj fine havis la 42-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.
2020 Summer Olympics text logo.svg

2020[redakti | redakti fonton]

En la Somera Olimpiko 2020 en Tokio, prokrastita al 2021, partoprenis 17 armeniaj sportistoj. Teamaj flagotenantoj estis Hovhannes Baĉkov kaj Varsenik Manuĉarjan.

La teamo atingis Silver medal.svg 2 arĝentajn kaj Bronze medal.svg 2 bronzajn medalojn kaj fine havis la 69-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.

Vintraj Olimpikoj[redakti | redakti fonton]

En Vintraj Olimpikoj la armenia teamo ankoraŭ neniam atingis medalon.

Vintra Olimpiko 1994.svg

1994[redakti | redakti fonton]

En la Vintra Olimpiko 1994 en Lillehammer partoprenis 2 armeniaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Arsen Harutjunjan.

1998[redakti | redakti fonton]

En la Vintra Olimpiko 1998 en Nagano partoprenis 7 armeniaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Alla Mikajeljan.

la armenia delegacio en la Vintra Olimpiko 2010
2002SLC proof gold.JPG

2002[redakti | redakti fonton]

En la Vintra Olimpiko 2002 en Sallaga Urbo partoprenis 9 armeniaj sportistoj. Teama flagotenanto duafoje post 1994 estis Arsen Harutjunjan.

Vintra Olimpiko 2006.svg

2006[redakti | redakti fonton]

En la Vintra Olimpiko 2006 en Torino partoprenis 5 armeniaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Vazgen Azrojan.

Vancouver 2010 logo.png

2010[redakti | redakti fonton]

En la Vintra Olimpiko 2010 en Vankuvero partoprenis 4 armeniaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Arsen Nersisjan.

Sochi 2014 (Emblem).svg

2014[redakti | redakti fonton]

En la Vintra Olimpiko 2014 en Soĉio partoprenis 4 armeniaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Sergej Mikajeljan.

PyeongChang 2018 Winter Olympics.svg

2018[redakti | redakti fonton]

En la Vintra Olimpiko 2018 en Pjonĉango partoprenis 3 armeniaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Mikajel Mikajeljan.

2022 Winter Olympics logo.svg

2022[redakti | redakti fonton]

En la Vintra Olimpiko 2022 en Pekino partoprenis 6 armeniaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Tina Garabedian kaj duafoje Mikajel Mikajeljan en la malferma ceremonio respektive volontulo en la ferma.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]