Armenio en la Olimpikoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Armenio en la Olimpikoj

Flago de Armenio
IOK-kodo  ARM
NOK Armenia Olimpika Komitato
Retejowww.armnoc.am armene
Olimpika historio
Someraj Olimpikoj
1996 · 2000 · 2004 · 2008 · 2012 · 2016 · 2020
Vintraj Olimpikoj
1994 · 1998 · 2002 · 2006 · 2010 · 2014 · 2018 · 2022
Aliaj parencaj aperoj
Sovetunio (1952–1988)
Unia Teamo (1992)
vdr

Armeniaj sportistoj unue inter 1952 kaj 1988 partoprenis olimpikojn kadre de la teamo de  Sovetunio. Aldone, en 1992 ili partoprenis en Unia teamo kune kun sportistoj de 11 el la 15 eksaj respublikoj de Sovetunio. Ekde la Vintra Olimpiko 1994 kaj ekde la Somera Olimpiko 1996 oficiala armenia teamo partoprenas la olimpikojn.

La Armenia Olimpika Komitato (armene Հայաստանի Ազգային Օլիմպիական Կոմիտե, ARMNOC) kunordigas la teamojn - la organizaĵo estis kreita en 1990 kaj rekonita de la Internacia Olimpika Komitato en 1993.

Someraj Olimpikoj[redakti | redakti fonton]

1996[redakti | redakti fonton]

En la Somera Olimpiko 1996 en Atlanta partoprenis 32 armeniaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Aghvan Grigorjan.

La teamo atingis oran kaj arĝentan medalojn kaj fine havis la 45-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.

2000[redakti | redakti fonton]

En la Somera Olimpiko 2000 en Sidnejo partoprenis 25 armeniaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Hajkaz Galstjan.

La teamo atingis bronzan medalon kaj fine havis la 71-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.

2004[redakti | redakti fonton]

En la Somera Olimpiko 2004 en Ateno partoprenis 18 armeniaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Albert Azarjan. Medaloj ne atingiĝis.

2008[redakti | redakti fonton]

En la Somera Olimpiko 2008 en Pekino partoprenis 25 armeniaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Albert Azarjan.

La teamo atingis arĝentan kaj 4 bronzajn medalojn kaj fine havis la 62-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.

2012[redakti | redakti fonton]

En la Somera Olimpiko 2012 en Londono partoprenis 25 armeniaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Arman Jeremjan.

La teamo atingis arĝentan kaj bronzan medalojn kaj fine havis la 60-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.

2016[redakti | redakti fonton]

En la Somera Olimpiko 2016 en Rio-de-Ĵanejro partoprenis 32 armeniaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Vahan Mĥitarjan.

La teamo atingis oran kaj 3 arĝentajn medalojn kaj fine havis la 42-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.

2020[redakti | redakti fonton]

En la Somera Olimpiko 2020 en Tokio, prokrastita al 2021, partoprenis 17 armeniaj sportistoj. Teamaj flagotenantoj estis Hovhannes Baĉkov kaj Varsenik Manuĉarjan.

La teamo atingis 2 arĝentajn kaj 2 bronzajn medalojn kaj fine havis la 69-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.

Vintraj Olimpikoj[redakti | redakti fonton]

En Vintraj Olimpikoj la armenia teamo ankoraŭ neniam atingis medalon.

1994[redakti | redakti fonton]

En la Vintra Olimpiko 1994 en Lillehammer partoprenis 2 armeniaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Arsen Harutjunjan.

1998[redakti | redakti fonton]

En la Vintra Olimpiko 1998 en Nagano partoprenis 7 armeniaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Alla Mikajeljan.

la armenia delegacio en la Vintra Olimpiko 2010

2002[redakti | redakti fonton]

En la Vintra Olimpiko 2002 en Sallaga Urbo partoprenis 9 armeniaj sportistoj. Teama flagotenanto duafoje post 1994 estis Arsen Harutjunjan.

2006[redakti | redakti fonton]

En la Vintra Olimpiko 2006 en Torino partoprenis 5 armeniaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Vazgen Azrojan.

2010[redakti | redakti fonton]

En la Vintra Olimpiko 2010 en Vankuvero partoprenis 4 armeniaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Arsen Nersisjan.

2014[redakti | redakti fonton]

En la Vintra Olimpiko 2014 en Soĉio partoprenis 4 armeniaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Sergej Mikajeljan.

2018[redakti | redakti fonton]

En la Vintra Olimpiko 2018 en Pjonĉango partoprenis 3 armeniaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Mikajel Mikajeljan.

2022[redakti | redakti fonton]

En la Vintra Olimpiko 2022 en Pekino partoprenis 6 armeniaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Tina Garabedian kaj duafoje Mikajel Mikajeljan en la malferma ceremonio respektive volontulo en la ferma.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]