Armenio en la Somera Olimpiko 2024
Aspekto
Armenio en la Olimpikoj | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||
Somera Olimpiko 2024 en Parizo | ||||||||||||
15 sportistoj en 7 disciplinoj (fakoj) | ||||||||||||
Flagoportanto | Davit Ĉalojan kaj Varsenik Manuĉarjan (inaŭguro) | |||||||||||
Medaloj Rango: #66 |
oro 0 |
arĝento 3 |
bronzo 1 |
sumo 4 |
||||||||
Olimpika historio (detaloj) | ||||||||||||
Someraj Olimpikoj | ||||||||||||
1996 · 2000 · 2004 · 2008 · 2012 · 2016 · 2020 · 2024 | ||||||||||||
Vintraj Olimpikoj | ||||||||||||
1994 · 1998 · 2002 · 2006 · 2010 · 2014 · 2018 · 2022 | ||||||||||||
Aliaj parencaj aperoj | ||||||||||||
Sovetunio (1952–1988) Unia Teamo (1992) |
||||||||||||
La sportista teamo de Armenio konkurencas en la Somera Olimpiko 2024 de la 26-a de julio ĝis la 11-a de aŭgusto 2024 en Parizo, Francio, Eŭropa Unio. Temas pri la entute 8-a partopreno en Someraj Olimpikoj. Kunordigas la teamon la Armenia Olimpika Komitato (armene Հայաստանի Ազգային Օլիմպիական Կոմիտե, ARMNOC).
Konkuras sume 15 armenaj atletoj en 7 sportaj disciplinoj. La 24-an de julio la nacia komitato anoncis, ke la teamaj flagoportantoj en la inaŭgura ceremonio estas la boksisto Davit Ĉalojan (Chaloyan, Դավիթ Չալոյան) kaj la naĝistino Varsenik Manuĉarjan (Manucharyan, Վարսենիկ Մանուչարյան).[1]
La teamo sume atingis 4 medalojn, 3 arĝentajn kaj bronzan (do neniun oran), kaj sekve ricevis la 66-an rangon, kune kun la teamo de Kolombio.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo de la Armenia Olimpika Komitato (armene)
- paĝo en la retejo de la Internacia Olimpika Komitato (france kaj angle)