Kazaĥio en la Somera Olimpiko 2024
Kazaĥio en la Olimpikoj | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||
Somera Olimpiko 2024 en Parizo | ||||||||||||
79 sportistoj en 20 disciplinoj (fakoj) | ||||||||||||
Flagoportanto | Aslanbek Ŝimbergenov kaj Olga Safronova (inaŭguro kaj fermo) | |||||||||||
Medaloj Rango: #43 |
oro 1 |
arĝento 3 |
bronzo 3 |
sumo 7 |
||||||||
Olimpika historio (detaloj) | ||||||||||||
Someraj Olimpikoj | ||||||||||||
1996 · 2000 · 2004 · 2008 · 2012 · 2016 · 2020 · 2024 | ||||||||||||
Vintraj Olimpikoj | ||||||||||||
1994 · 1998 · 2002 · 2006 · 2010 · 2014 · 2018 · 2022 | ||||||||||||
La sportista teamo de Kazaĥio konkurencis en la Somera Olimpiko 2024 de la 26-a de julio ĝis la 11-a de aŭgusto 2024 en Parizo, Francio, Eŭropa Unio. Temis pri la entute 8-a partopreno en Someraj Olimpikoj. Kunordigis la teamon la Nacia Olimpika Komitato de la Respubliko Kazaĥio.
Konkuris sume 79 kazaĥaj atletoj en 20 sportaj disciplinoj. La 24-an de julio la nacia komitato anoncis, ke la teamaj flagoportantoj en la inaŭgura ceremonio estas la boksisto Aslanbek Ŝimbergenov (cirile per plena nomo Асланбек Әбдікәрімұлы Шымбергенов) kaj la kuristino Olga Safronova (cirile Ольга Сафронова).
La teamo sume atingis 7 medalojn, oran, 3 arĝentajn kaj 3 bronzajn, kaj sekve ricevis la 43-an rangon.
Ormedalisto
[redakti | redakti fonton]Medalo | Nomo | Disciplino | Evento | Dato |
---|---|---|---|---|
Oro | Eldos Smetov | ĵudo | vira konkuro de 60 kg | 27-a de julio |
Jen nur la ora medalo: kiel indikas la informkesto dekstre, ankaŭ estis 3 arĝentaj kaj 3 bronzaj medaloj.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]