Slovenio en la Somera Olimpiko 2024
Slovenio en la Olimpikoj | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||
Somera Olimpiko 2024 en Parizo | ||||||||||||
90 sportistoj en 15 disciplinoj (fakoj) | ||||||||||||
Flagoportanto | Benjamin Savšek kaj Ana Gros (inaŭguro) Toni Vodišek kaj Pia Babnik (fermo) |
|||||||||||
Medaloj Rango: #34 |
oro 2 |
arĝento 1 |
bronzo 0 |
sumo 3 |
||||||||
Olimpika historio (detaloj) | ||||||||||||
Someraj Olimpikoj | ||||||||||||
1992 · 1996 · 2000 · 2004 · 2008 · 2012 · 2016 · 2020 · 2024 | ||||||||||||
Vintraj Olimpikoj | ||||||||||||
1992 · 1994 · 1998 · 2002 · 2006 · 2010 · 2014 · 2018 · 2022 | ||||||||||||
La sportista teamo de Slovenio konkurencas en la Somera Olimpiko 2024 de la 26-a de julio ĝis la 11-a de aŭgusto 2024 en Parizo, Francio, Eŭropa Unio. Temaskonkurencis en la Somera Olimpiko 2024 de la 26-a de julio ĝis la 11-a de aŭgusto 2024 en Parizo, Francio, Eŭropa Unio. Temis pri la entute 22-a partopreno en Someraj Olimpikoj. La teamon kunordigis la Slovena Olimpika Komitato (slovene Olimpijski Komite Slovenije, OKS).
Konkuras sume 90 slovenaj atletoj en 15 sportaj disciplinoj. La 24-an de julio la nacia komitato anoncis, ke la teamaj flagoportantoj en la inaŭgura ceremonio estas la slaloma kanuisto Benjamin Savšek kaj la manpilkistino Ana Gros.[1]
La teamo sume atingis 3 medalojn, 2 orajn kaj arĝentan (do neniujn bronzajn), kaj sekve ricevis la 34-an rangon.
Medalistoj
[redakti | redakti fonton]Medalo | Nomo | Disciplino | Evento | Dato |
---|---|---|---|---|
Oro | Andreja Leški | ĵudo | inoj de ĝis 63 kg | 30-a de julio |
Oro | Janja Garnbret | sporta grimpado | ina kombinita konkuro | 10-a de aŭgusto |
Arĝento | Toni Vodišek | velado | kajta surfado de la klaso Formula Kite | 9-a de aŭgusto |
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]