Saltu al enhavo

Italio en la Somera Olimpiko 2024

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Italio en la Olimpikoj

Flago de Italio
IOK-kodo  ITA
NOK Itala Olimpika Komitato (Comitato Olimpico Nazionale Italiano)
Retejowww.coni.it (itale)
Somera Olimpiko 2024 en Parizo
402 sportistoj en 30 disciplinoj (fakoj)
Flagoportanto Gianmarco Tamberi kaj Arianna Errigo (inaŭguro)
Gregorio Paltrinieri kaj 'Rossella Fiamingo (fermo)
Medaloj
Rango: #9
oro
12
arĝento
13
bronzo
15
sumo
40
Olimpika historio (detaloj)
Someraj Olimpikoj
1896 · 1900 · 1904 · 1908 · 1912 · 1920 · 1924 · 1928 · 1932 · 1936 · 1948 · 1952 · 1956 · 1960 · 1964 · 1968 · 1972 · 1976 · 1980 · 1984 · 1988 · 1992 · 1996 · 2000 · 2004 · 2008 · 2012 · 2016 · 2020 · 2024
Vintraj Olimpikoj
1924 · 1928 · 1932 · 1936 · 1948 · 1952 · 1956 · 1960 · 1964 · 1968 · 1972 · 1976 · 1980 · 1984 · 1988 · 1992 · 1994 · 1998 · 2002 · 2006 · 2010 · 2014 · 2018 · 2022
la altosaltisto Gianmarco Tamberi (jen en junio 2024) estis unu el du teamaj flagoportantoj en la inaŭgura ceremonio

La sportista teamo de Italio konkurencis en la Somera Olimpiko 2024 de la 26-a de julio ĝis la 11-a de aŭgusto 2024 en Parizo, Francio, Eŭropa Unio. Temis pri la entute 29-a partopreno en Someraj Olimpikoj. La teamon organizas la Nacia Itala Olimpika Komitato.

Konkuris sume 402 italaj atletoj en 30 sportaj disciplinoj. La 24-an de julio la nacia komitato anoncis, ke la teamaj flagoportantoj en la inaŭgura ceremonio estas la altosaltisto Gianmarco Tamberi kaj la rapira kaj sabra skermistino Arianna Errigo.[1]

La teamo sume atingis 40 medalojn, 12 orajn, 13 arĝentajn kaj 15 bronzajn, kaj sekve ricevis la naŭan rango.

Medalistoj

[redakti | redakti fonton]
Medalo Nomo Disciplino Evento Dato
 OroNicolò Martinenghinaĝadovira konkurso de 100 m bruste28-a de julio
 OroThomas Cecconnaĝadovira konkurso de 100 m dorse29-a de julio
 OroRossella Fiamingo
Giulia Rizzi
Alberta Santuccio
Mara Navarria
skermadoina teamo de spado30-a de julio
 OroGiovanni De Gennarokanuadovira slalomo K-1 (en unupersona kajako)1-a de aŭgusto
 OroAlice Bellandiĵudoina konkurso de 78 kg1-a de aŭgusto
 OroMarta Maggettiveladoina regatto de la velboata klaso IQFoilr3-a de aŭgusto
 OroSara Errani
Jasmine Paolini
tenisoina duobla konkurso4-a de aŭgusto
 OroAlice D'Amatoarta gimnastikoina konkurso de balancila trabo5-a de aŭgusto
 OroGabriele Rossetti
Diana Bacosi
pafadomiksita konkurso de argilcela pafado5-a de aŭgusto
 OroRuggero Tita
Caterina Banti
veladomiksita regatto de la velboata klaso Nacra 178-a de aŭgusto
 OroChiara Consonni
Vittoria Guazzini
bicikladoina medisono [2]9-a de aŭgusto
 Oroina volejbala teamovolejbaloina volejbala konkurso11-a de aŭgusto

Jen nur la oraj medaloj: Kompreneble ankaŭ estis arĝentaj kaj bronzaj. Cetere: Estas pli da interesaj sportistoj ol iam estos kapacitoj krei artikolojn esperantlingvajn pri ili - tial nur metu internajn ligilojn post kiam vi mem kreis biografian paĝon.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ listo de la la teamaj flagoportantoj laŭ la stato de 2024 07 26 (en formato PDF, angle)
  2. ↑ aŭ sen neologismo, sed pli longe ina duopa teama traka biciklokonkurso, fako de traka biciklado

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]