Saltu al enhavo

Sud-Koreio en la Somera Olimpiko 2024

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sud-Koreio en la Olimpikoj

Flago de Sud-Koreio
IOK-kodo  KOR
NOK Korea Olimpika Komitato
Retejowww.sports.or.kr (koree kaj angle)
Somera Olimpiko 2024 en Parizo
141 sportistoj en 24  disciplinoj (fakoj)
Flagoportanto Woo Sang-hyeok kaj Kim Seo-yeong (inaŭguro)
Park Tae-joon kaj Im Ae-ji (fermo)
Medaloj
Rango: #8
oro
13
arĝento
9
bronzo
10
sumo
32
Olimpika historio
Someraj Olimpikoj
1948 · 1952 · 1956 · 1960 · 1964 · 1968 · 1972 · 1976 · 1980 · 1984 · 1988 · 1992 · 1996 · 2000 · 2004 · 2008 · 2012 · 2016 · 2020 · 2024
Vintraj Olimpikoj
1948 · 1952 · 1956 · 1960 · 1964 · 1968 · 1972 · 1976 · 1980 · 1984 · 1988 · 1992 · 1994 · 1998 · 2002 · 2006 · 2010 · 2014 · 2018 · 2022
la 20-jara arkpafistino An San en la Olimpiko 2021 gajnis tri orajn olimpikajn medalojn de pafarkado, iĝante la unua en olimpika historio sukcesinta pri tio en unu jaro

La sportista teamo de Sud-Koreio konkurencis en la Somera Olimpiko 2024 de la 26-a de julio ĝis la 11-a de aŭgusto 2024 en Parizo, Francio, Eŭropa Unio. Temas pri la entute 19-a partopreno en Someraj Olimpikoj. La teamon organizas la Korea Olimpika Komitato.

Konkuras sume 141 sud-koreaj atletoj en 24 sportaj disciplinoj. La 24-an de julio la nacia komitato anoncis, ke la teamaj flagoportantoj en la inaŭgura ceremonio estas la altosaltisto Woo Sang-hyeok (우상혁 [u saŋhjʌk]) kaj la naĝistino Kim Seo-yeong ( 김 서영 [ɡˈimsʌjˌʌŋ]).

la altosaltisto Woo Sang-hyeok (jen en 2017) estas unu el du teamaj flagoportantoj en la inaŭgura ceremonio

La teamo sume atingis 32 medalojn, 13 orajn, 9 arĝentajn kaj 10 bronzajn, kaj sekve ricevis la okan rangon, do estis inter le plej sukcesaj teamoj.

Medalistoj

[redakti | redakti fonton]
medalo nomo disciplino evento dato
 OroOh Sang-ukskermadovira individua konkurso per sabrola 27-an de julio
 OroOh Ye-jinpafadovirina pafado de 10 metroj per aerkomprimita pistolola 28-an de julio
 OroJeon Hun-young
Lim Si-hyeon
Nam Su-hyeon
arkopafadoina teamola 28-an de julio
 OroBan Hyo-jinpafadoina konkurso de 10 metroj per aerpafilola 29-an de julio
 OroKim Je-deok
Kim Woo-jin
Lee Woo-seok
arkopafadovira teamo29-an de julio
 OroOh Sang-uk
Gu Bon-gil
Park Sang-won
Do Gyeong-dong
skermadovira teamo de sabro31-a de julio
 OroKim Woo-jin
Lim Si-hyeon
arkopafadomiksita teamo2-a de aŭgusto
 OroYang Ji-inpafadoina konkurso de 25 metroj per pistolo3-a de aŭgusto
 OroLim Si-hyeonarkopafadoina individua konkurso3-a de aŭgusto
 OroKim Woo-jinarkopafadovira individua konkurso4-a de aŭgusto
 OroAn Se-youngbadmintonoina individua konkurso5-a de aŭgusto
 OroPark Tae-joontekvondovira konkurso de 58 kg7-a de aŭgusto
 OroKim Yu-jintekvondoina konkurso de 57 kg8-a de aŭgusto

Jen nur la oraj medaloj. Kompreneble estis ankaŭ multaj arĝentaj kaj bronzaj medaloj ĝis la 11-a de aŭgusto. Cetere: Estas pli da interesaj sportistoj ol iam estos kapacitoj krei artikolojn esperantlingvajn pri ili - tial nur metu internajn ligilojn post kiam vi mem kreis biografian paĝon.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]