Alĝerio en la Somera Olimpiko 2024
Aspekto
| Alĝerio en la Olimpikoj | ||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||
| Somera Olimpiko 2024 en Parizo | ||||||||||||
| 45 sportistoj en 15 disciplinoj (fakoj) | ||||||||||||
| Flagoportanto | Jasr Triki kaj Amina Belkadi (inaŭguro) Ĝamel Seĝati (Djamel Sedjati) kaj Imane Ĥelif (Imane Khelif) (fermo) |
|||||||||||
| Medaloj Rango: #39 |
oro 2 |
arĝento 0 |
bronzo 1 |
sumo 3 |
||||||||
| Olimpika historio (detaloj) | ||||||||||||
| Someraj Olimpikoj | ||||||||||||
| 1964 · 1968 · 1972 · 1976 · 1980 · 1984 · 1988 · 1992 · 1996 · 2000 · 2004 · 2008 · 2012 · 2016 · 2020 · 2024 | ||||||||||||
| Vintraj Olimpikoj | ||||||||||||
| 1992 · 1994 · 1998 · 2002 · 2006 · 2010 · 2014 · 2018 · 2022 | ||||||||||||
La sportista teamo de Alĝerio konkurencis en la Somera Olimpiko 2024 de la 26-a de julio ĝis la 11-a de aŭgusto 2024 en Parizo, Francio, Eŭropa Unio. Temis pri la entute 15-a partopreno en Someraj Olimpikoj. La teamon organizas la Alĝeria Olimpika Komitato.

interalie en virina kanua slalomo konkuras Carole Bouzidi, jen en foto de 2022
Konkuris sume 45 alĝeriaj atletoj en 15 sportaj disciplinoj. La teamo sume atingis 3 medalojn, 2 orajn kaj bronzan (do neniun arĝentan), kaj sekve ricevis la 39-an rangon (kune kun la indonezia teamo).
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo de la Alĝeria Olimpika Komitato (france)

