Alĝerio en la Somera Olimpiko 2012
Aspekto
Alĝerio en la Olimpikoj | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||
Somera Olimpiko 2012 en Londono | ||||||||||||
39 sportistoj en 12 disciplinoj (fakoj) | ||||||||||||
Flagoportanto | Abdelhafid Benchabla[1] | |||||||||||
Medaloj Rango: #50 |
oro 1 |
arĝento 0 |
bronzo 0 |
sumo 1 |
||||||||
Olimpika historio (detaloj) | ||||||||||||
Someraj Olimpikoj | ||||||||||||
1964 · 1968 · 1972 · 1976 · 1980 · 1984 · 1988 · 1992 · 1996 · 2000 · 2004 · 2008 · 2012 · 2016 · 2020 · 2024 | ||||||||||||
Vintraj Olimpikoj | ||||||||||||
1992 · 1994 · 1998 · 2002 · 2006 · 2010 · 2014 · 2018 · 2022 | ||||||||||||
La nacia teamo de Alĝerio en la Somera Olimpiko 2012 grupigas ĉiujn virajn kaj virinajn atletojn de tiu lando kiuj partoprenis en la Somera Olimpiko de la 27-a de julio ĝis la 12-a de aŭgusto 2012 en Londono, la ĉefurbo de Britio. La alĝeria teamo konsistis el 39 atletoj, kiuj estis elektitaj fare de la Alĝeria Olimpika Komitato kaj konkuris en 12 sportaj fakoj. La evento de 2012 estis la 12-a Somera Olimpiko en kiu reprezentiĝis alĝeria nacia teamo, post unua apero en 1964 kaj paŭzo en 1976.
Flagoportantoj de la teamo estis la boksisto Abdelhafid Benŝabla (عبد الحفيظ بن شبلة, franca latinliterigo Abdelhafid Benchabla, en la malferma kaj ferma ceremonioj).
La alĝeria teamo gajnis sume 1 oran medalon:
Medalisto
[redakti | redakti fonton] Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Medaltabelo de la Somera Olimpiko 2012.
Medal | Nomo | Fako | Evento | Date |
---|---|---|---|---|
Oro | Taufik Maĥlufi (توفيق مخلوفي, franca latinliterigo Taoufik Makhloufi) | Atletiko | vira kuro de 1500 metroj | 7-a de aŭgusto |
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ informoj pri la flagotenantoj el la retejo olympic.org (angle, en formato PDF)