Saltu al enhavo

Ĉina Tajpeo en la Somera Olimpiko 2024

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉina Tajpeo (Tajvano) en la Olimpikoj

Flago de Ĉina Tajpeo (Tajvano)
IOK-kodo  TPE
NOK Olimpika Komitato de Ĉina Tajpeo
Retejowww.tpenoc.net (ĉine kaj angle)
Somera Olimpiko 2024 en Parizo
60 sportistoj en 16 disciplinoj (fakoj)
Flagoportanto Sun Ĉen kaj Tai Tzu-jing (inaŭguro)
Yang Chun-han kaj Lin Yu-ting (fermo)
Medaloj
Rango: #35
oro
2
arĝento
0
bronzo
5
sumo
7
Olimpika historio
Someraj Olimpikoj
1956 · 1960 · 1964 · 1968 · 1972 · 1976–1980 · 1984 · 1988 · 1992 · 1996 · 2000 · 2004 · 2008 · 2012 · 2016 · 2020 · 2024
Vintraj Olimpikoj
1972 · 1976 · 1976–1980 · 1984 · 1988 · 1992 · 1994 · 1998 · 2002 · 2006 · 2010 · 2014 · 2018 · 2022
Aliaj parencaj aperoj
Ĉinio (1932 • 1936 • 1948)
vdr

La sportista teamo de la Respubliko Ĉinio (kutime en Esperanto simple Tajvano laŭ la ĉefa insulo de ĝi), kiu konkuras sub la titolo "Ĉina Tajpeo" dum la Olimpikoj kaj aliaj internaciaj eventoj, konkurencis en la Somera Olimpiko 2024 de la 26-a de julio ĝis la 11-a de aŭgusto 2024 en Parizo, Francio, Eŭropa Unio. Temis pri la entute 16-a partopreno en Someraj Olimpikoj. La teamon organizas la Tajvana Olimpika Komitato, oficiale la Olimpika Komitato de Ĉina Tajpeo.

la la badmintonistino Tai Tzu-jing (jen en 2023) estis unu el du teamaj flagoportantoj en la inaŭgura ceremonio

Konkuris sume 60 tajvanaj atletoj en 16 sportaj disciplinoj. La 24-an de julio la nacia komitato anoncis, ke la teamaj flagoportantoj en la inaŭgura ceremonio estas la rompdancisto Sun Ĉen respektive Sun Ĵen (ĉine 孫振, laŭ latinliterigo Wade-Giles Sun Chen, pinjine Sūn Zhèn) kaj la badmintonistino Tai Tzu-jing ĉine 戴資穎, laŭ latinliterigo Wade-Giles Tai Tzu-ying, pinjine Dài Zīyǐng).

La teamo sume atingis 7 medalojn, 2 orajn, kaj 5 bronzajn (do neniujn arĝentajn), kaj sekve ricevis la 35-an rangon.

Medalistoj

[redakti | redakti fonton]
Medalo Nomo Disciplino Evento Dato
 Oro Lee Yang
Wang Chi-lin
badmintono vira duopa konkurso 4-a de aŭgusto
 Oro Lin Yu-ting boksado inoj ĝis 57 kg 10-a de aŭgusto

Jen nur la oraj medaloj: kiel indikas la informkesto dekstre, ankoraŭ estis 5 bronzaj medaloj.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]