Tajvano en la Somera Olimpiko 1972

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Respubliko Ĉinio en la Somera Olimpiko 1972
Somera Olimpiko 1972 en Munkeno
Flagtenanto:  Chi Cheng
Sportistoj 21 en 10 fakoj
Medaloj
rango:
Oro
0
Arĝento
0
Bronzo
0
Sume
0
vdr

La tajvana teamo aktiva en la Somera Olimpiko 1972 en Munkeno havis 21 sportistojn. Ili partoprenis en 10 fakoj. Flagtenanto de la tajvana teamo estis Chi Cheng. La sportistoj atingis neniun medalon.

La Respubliko Ĉinio (ĉine 中華民國, pinjine: Zhōnghuá Mínguó), neformale pro la plej granda insulo kutime nomata Tajvano (ĉine 臺灣 aŭ 台灣; pinjine: Táiwān), en tiu olimpiko lastfoje partoprenis sub la nomo "Respubliko Ĉinio". La ROC ne revenus al la Olimpikoj ĝis 1984 kaj sub la nomo "Ĉina Tajpeo" pro obĵetoj de la Popola Respubliko Ĉinio super la politika statuso de Tajvano:

La Popola Respubliko Ĉinio, meze de la apogeo de sia "Kultura Revolucio", bojkotis la Olimpikojn pro la tajvana partopreno sub la nomo "Respubliko de Ĉinio". Inter la jaroj 1976 kaj 1979, oficiala komisiono de ambaŭ ĉinaj ŝtatoj eldisputis artefaritan novan ŝtatan nomon "Ĉina Tajpeo" por uzo en la estontaj tajvanaj teamoj en la olimpikoj - unuafoje teamo de "Ĉina Tajpeo" partoprenos en la Vintra kaj Somera Olimpiko 1984. Kunordigis la teamon la Tajvana Olimpika Komitato, oficiale ankoraŭ en 1972 Olimpika Komitato de la Respubliko Ĉinio, ekde 1979 la Olimpika Komitato de Ĉina Tajpeo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

olimpika emblemo
olimpika emblemo