Ĉina Tajpeo en la Vintra Olimpiko 2014

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉina Tajpeo (Tajvano) en la Vintra Olimpiko 2014
Vintra Olimpiko 2014 en Soĉio
Flagtenanto:  Sung Ching-Yang (rapidsketado) (malfermo)
Mackenzie Blackburn (mallongtraka rapidsketado) (fermo)
Sportistoj 3 en 3 fakoj
Medaloj
rango:
Oro
0
Arĝento
0
Bronzo
0
Sume
0
vdr

La tajvana teamo aktiva en la Vintra Olimpiko 2014 en Soĉio havis 3 sportistojn. Ili partoprenis en 3 fakoj. Flagtenanto de la tajvana teamo estis Sung Ching-Yang (rapidsketado) dum la malferma ceremonio respektive Mackenzie Blackburn (mallongtraka rapidsketado) dum la ferma. La sportistoj atingis neniun medalon.

La ŝtata nomo "Ĉina Tajpeo" ĉi-tie uzata estas fakte artefarita kaj diplomatie inter la jaroj 1976 kaj 1979 pridisputata nomo por la lando kutime nomata Tajvano (ĉine 臺灣 aŭ 台灣; pinjine: Táiwān), antaŭe konata kiel Formozo, oficiale Respubliko Ĉinio (ĉine 中華民國, pinjine: Zhōnghuá Mínguó). Kunordigis la teamon la Tajvana Olimpika Komitato, oficiale la Olimpika Komitato de Ĉina Tajpeo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]