Ĉina Tajpeo en la Somera Olimpiko 2008

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Yang Shu-Chun atingis oran medalon en Tekvondo
Ĉina Tajpeo (Tajvano) en la Somera Olimpiko 2008
Somera Olimpiko 2008 en Pekino
Flagtenanto:  Lai Sheng-Jung
Sportistoj 80 en 15 fakoj
Medaloj
rango: 45
Oro
1
Arĝento
1
Bronzo
2
Sume
4
vdr

La tajvana teamo aktiva en la Somera Olimpiko 2008 en Pekino havis 80 sportistojn. Ili partoprenis en 15 fakoj. Flagtenanto de la tajvana teamo estis Lai Sheng-Jung. La sportistoj atingis unu oran, unu arĝentan kaj 2 bronzajn medalojn. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 45-an rangon.

La ŝtata nomo "Ĉina Tajpeo" ĉi-tie uzata estas fakte artefarita kaj diplomatie inter la jaroj 1976 kaj 1979 pridisputata nomo por la lando kutime nomata Tajvano (ĉine 臺灣 aŭ 台灣; pinjine: Táiwān), antaŭe konata kiel Formozo, oficiale Respubliko Ĉinio (ĉine 中華民國, pinjine: Zhōnghuá Mínguó). Kunordigis la teamon la Tajvana Olimpika Komitato, oficiale la Olimpika Komitato de Ĉina Tajpeo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

la Pekina Olimpika Parko el birda perspektivo, fone centre la Nacia stadiono de Pekino