Norvegio en la Somera Olimpiko 2008
| Norvegio en la Somera Olimpiko 2008 | ||||
| Somera Olimpiko 2008 en Pekino | ||||
| Flagtenanto: | Ruth Kasirye (malfermo) Gro Hammerseng (fermo) | |||
| Sportistoj | 85 en 15 fakoj | |||
| Medaloj rango: 22 |
Oro 3 |
Arĝento 5 |
Bronzo 1 |
Sume 9 |
La norvega teamo aktiva en la Somera Olimpiko 2008 en Pekino havis 85 sportistojn. Ili partoprenis en 15 fakoj. Flagtenanto de la norvega teamo estis Ruth Kasirye dum la malferma ceremonio respektive Gro Hammerseng dum la ferma. La sportistoj atingis 3 orajn, 5 arĝentajn kaj unu bronzan medalojn. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 22-an rangon. Unu el la oraj medaloj estis komuna atingaĵo: ĝin akiris la norvega virina nacia teamo de manpilkado. Kunordigis la teamon la Norvega Olimpika Komitato. Antaŭ kaj en tiu somera olimpiko pluraj norvegaj atletoj, interalie la manpilkistino Gro Hammerseng (ekde 2013 Gro Hammerseng-Edin) kiu elstaris kiel norvega flagoportanto en la fina ceremonio de Pekino, engaĝiĝis en kampanjo de Amnestio Internacia kiu atentigis pri la nekontentiga stato de homaj rajtoj en la Popola Respubliko de Ĉinio, aparte pri la situacioj de multaj ujguroj kaj tibetanoj, sed ne nur tiuj.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
| ||||||

