Kazaĥio en la Olimpikoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kazaĥio en la Olimpikoj

Flago de Kazaĥio
IOK-kodo  KAZ
NOK Kazaĥa Olimpika Komitato
Retejowww.olympic.kz kazaĥe
Olimpika historio
Someraj Olimpikoj
1996 · 2000 · 2004 · 2008 · 2012 · 2016 · 2020
Vintraj Olimpikoj
1994 · 1998 · 2002 · 2006 · 2010 · 2014 · 2018 · 2022
Information icon.svg
vdr

Kazaĥiaj sportistoj unue inter 1900 kaj 1912 partoprenis olimpikojn kadre de la teamo de la Flag of Russia (1914-1917).svg Rusia Imperio, poste inter 1952 kaj 1988 kadre de la teamo de Flago-de-Sovetunio.svg Sovetunio. Aldone, en la Somera Olimpiko 1992 ili partoprenis en Olympic flag.svg Unia teamo kune kun sportistoj de 11 el la 15 eksaj respublikoj de Sovetunio – en vintro ili tiujare ne partoprenis. Ekde la Vintra Olimpiko 1994 kaj ekde la Somera Olimpiko 1996 oficiala kazaĥia teamo partoprenas la olimpikojn.

La Olimpika Komitato de la Respubliko Kazaĥio (kazaĥe latinlitere Qazaqstan Respublikasy Ūlttyq Olimpiadalyq komitetı, cirile Қазақстан Республикасы Ұлттық Олимпиадалық комитеті) kunordigas la teamojn - la organizaĵo estis kreita en 1990 kaj rekonita de la Internacia Olimpika Komitato en 1993.

Someraj Olimpikoj[redakti | redakti fonton]

Atlanta, Olympic rings near stadium.jpg

1996[redakti | redakti fonton]

En la Somera Olimpiko 1996 en Atlanta partoprenis 96 kazaĥiaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Ermaxan Ibraýımov/Ermaĥan Ibrajımov/Ермахан Ыбрайымов/ەرماحان ىبرايىموۆ.

La teamo atingis Gold medal.svg 3 orajn, Silver medal.svg 4 arĝentajn kaj Bronze medal.svg 4 bronzajn medalojn kaj fine havis la 24-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.
Sydney Opera House Sails.jpg

2000[redakti | redakti fonton]

En la Somera Olimpiko 2000 en Sidnejo partoprenis 130 kazaĥiaj sportistoj. Teama flagotenanto duafoje estis Ermaxan Ibraýımov/Ermaĥan Ibrajımov/Ермахан Ыбрайымов/ەرماحان ىبرايىموۆ.

La teamo atingis Gold medal.svg 3 orajn kaj Silver medal.svg 4 arĝentajn medalojn kaj fine havis la 22-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.
Olympic flame at opening ceremony.jpg

2004[redakti | redakti fonton]

En la Somera Olimpiko 2004 en Ateno partoprenis 119 kazaĥiaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Asqat Jitkeyev resp. Asĥat Ĵitkejev/Асқат Жіткеев/اسقات جىتكەيەۆ.

La teamo atingis Gold medal.svg oran, Silver medal.svg 4 arĝentajn kaj Bronze medal.svg 3 bronzajn medalojn kaj fine havis la 40-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.
Spectators of 2008 Summer Olympics 1.jpg

2008[redakti | redakti fonton]

En la Somera Olimpiko 2008 en Pekino partoprenis 132 kazaĥiaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Baqyt Akhmetov/Baĥit Aĥmetov/Бақыт Ахметов/باقىت احمەتوۆ.

La teamo atingis Gold medal.svg 2 orajn, Silver medal.svg 3 arĝentajn kaj Bronze medal.svg 4bronzajn medalojn kaj fine havis la 29-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.
2012 Summer Olympics text logo.svg
la kazaĥia delegacio en la Somera Olimpiko 2016

2012[redakti | redakti fonton]

En la Somera Olimpiko 2012 en Londono partoprenis 115 kazaĥiaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Nurmaxan Tinälïyev/Nurmaĥan Tinelijev/Нұрмахан Тінәлиев/اناربەكۇلى تىنالىييەۆ.

La teamo atingis Gold medal.svg 3 orajn, Silver medal.svg 2 arĝentajn kaj Bronze medal.svg 6 bronzajn medalojn kaj fine havis la 24-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.
Rio 2016 logo.svg

2016[redakti | redakti fonton]

En la Somera Olimpiko 2016 en Rio-de-Ĵanejro partoprenis 104 kazaĥiaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Rwslan Japarov/Ruslan Ĵaparov/Руслан Жапаров/رۋسلان جاپاروۆ.

La teamo atingis Gold medal.svg 2 orajn, Silver medal.svg 5 arĝentajn kaj Bronze medal.svg 10 bronzajn medalojn kaj fine havis la 30-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.
2020 Summer Olympics text logo.svg

2020[redakti | redakti fonton]

En la Somera Olimpiko 2020 en Tokio, prokrastita al 2021, partoprenis 93 kazaĥiaj sportistoj. Teamaj flagotenantoj estis Qamşıbek Qoñqabayev/Kamŝibek Kunkabajev/Қамшыбек Қоңқабаев/قامشىبەك قوڭقابايەۆ kaj Ol'ga Rıpakova/Olga Ripakova/Ольга Рыпакова/ولگا رىپاكوۆا.

La teamo atingis Gold medal.svg Bronze medal.svg 8 bronzajn medalojn kaj fine havis la 83-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.
Olga Ripakova, unu el la flagotenantoj en la Somera Olimpiko 2020

Vintraj Olimpikoj[redakti | redakti fonton]

Vintra Olimpiko 1994.svg

1994[redakti | redakti fonton]

En la Vintra Olimpiko 1994 en Lillehammer partoprenis 29 kazaĥiaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Qaýrat Bïyekenov/Kajrat Bikenov/Қайрат Биекенов/قايرات بىييەكەنوۆ.

La teamo atingis Gold medal.svg oran kaj Silver medal.svg 2 arĝentajn medalojn kaj fine havis la 12-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.

1998[redakti | redakti fonton]

En la Vintra Olimpiko 1998 en Nagano partoprenis 60 kazaĥiaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Vladïmïr Smïrnov/Vladimir Smirnov/Владимир Смирнов/ۆلادىيمىير سمىيرنوۆ.

La teamo atingis Bronze medal.svg 2 bronzajn medalojn kaj fine havis la 20-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.
la kazaĥia delegacio en la Vintra Olimpiko 2010
2002SLC proof gold.JPG

2002[redakti | redakti fonton]

En la Vintra Olimpiko 2002 en Sallaga Urbo partoprenis 50 kazaĥiaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Radïk Bïkçentayev resp. Radik Bikĉentajev/Радик Бикчентаев/رادىيك بىيكتشەنتايەۆ. Medaloj ne atingiĝis.

Vintra Olimpiko 2006.svg

2006[redakti | redakti fonton]

En la Vintra Olimpiko 2006 en Torino partoprenis 56 kazaĥiaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Aleksandr Koreşkov resp. Koreŝkov/Александр Корешков/الەكساندر كورەشكوۆ''. Medaloj ne atingiĝis.

Vancouver 2010 logo.png

2010[redakti | redakti fonton]

En la Vintra Olimpiko 2010 en Vankuvero partoprenis 39 kazaĥiaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Dïas Keneşov resp. Dias Keneŝov/Диас Кенешов/دىياس كەنەشوۆ.

La teamo atingis Silver medal.svg arĝentan medalon kaj fine havis la 25-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.
Sochi 2014 (Emblem).svg

2014[redakti | redakti fonton]

En la Vintra Olimpiko 2014 en Soĉio partoprenis 52 kazaĥiaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Erdos Axmadïyev/Jerdos Aĥmadijev/Ердос Ахмадиев/ەردوس احمادىييەۆ.

La teamo atingis Bronze medal.svg bronzan medalon kaj fine havis la 26-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.
PyeongChang 2018 Winter Olympics.svg

2018[redakti | redakti fonton]

En la Vintra Olimpiko 2018 en Pjonĉango partoprenis 46 kazaĥiaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Abzal Äjğalïyev resp. Eĵigaliev/Абзал Әжіғалиев/ابزال اجعالىييەۆ.

La teamo atingis Bronze medal.svg bronzan medalon kaj fine havis la 28-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.
2022 Winter Olympics logo.svg

2022[redakti | redakti fonton]

En la Vintra Olimpiko 2022 en Pekino partoprenis 34 kazaĥiaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Ekaterïna Aýdova/Екатерина Айдова/ەكاتەرىينا ايدوۆا kaj Abzal Äjğalïyev resp. Eĵigaliev/Абзал Әжіғалиев/ابزال اجعالىييەۆ. Medaloj ne atingiĝis.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]