Kroatio en la Olimpikoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kroatio en la Olimpikoj

Flago de Kroatio
IOK-kodo  CRO
NOK Kroata Olimpika Komitato
Retejowww.hoo.hr kroate angle
Olimpika historio
Someraj Olimpikoj
1992 · 1996 · 2000 · 2004 · 2008 · 2012 · 2016 · 2020
Vintraj Olimpikoj
1992 · 1994 · 1998 · 2002 · 2006 · 2010 · 2014 · 2018 · 2022

Kroataj sportistoj unue en 1900 partoprenis olimpikon kadre de la teamo de Aŭstrio. Ekde 1904 ĝis 1912 ili ne partoprenis, kaj inter 1920 kaj 1988 apartenis al la teamoj de Flago-de-SFR-Jugoslavio.svg Jugoslavio. Ekde la jaro 1992 oficiala kroata teamo partoprenas la vintrajn kaj somerajn olimpikojn, kaj ne maltrafis eventon ekde tiam.

La Kroata Olimpika Komitato kunordigas la teamojn - la organizaĵo estis kreita en 1991 kaj rekonita de la Internacia Olimpika Komitato en 1993.

Kroataj atletoj gajnis kvardek-unu medalojn ĉe la Someraj Olimpikoj, inkluzive de oraj medaloj de la vira handbalteamo de manpilko en 1996 kaj 2004, same kiel de oraj medaloj de la diskoĵetistino Sandra Perković en 2012 kaj 2016. Ĉe la Vintraj Olimpikoj, Janica Kostelić venkis ses medalojn, el tiuj kvar orajn, inter 2002 kaj 2006, ŝia frato Ivica gajnis kvar arĝentajn medalojn en 2006, 2010 kaj 2014, kaj Jakov Fak gajnis bronzan en 2010.

Janica Kostelić (jen en bildo de 2003)


Croatian Olympic Committee logo.svg


Someraj Olimpikoj[redakti | redakti fonton]

Barcelona 1992.svg

1992[redakti | redakti fonton]

En la Somera Olimpiko 1992 en Barcelono partoprenis 39 kroataj sportistoj.

La teamo atingis Silver medal.svg arĝentan kaj Bronze medal.svg 2 bronzajn medalojn. Fine ĝi havis la 44-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.
Atlanta, Olympic rings near stadium.jpg

1996[redakti | redakti fonton]

En la Somera Olimpiko 1996 en Atlanta partoprenis 84 kroataj sportistoj.

La teamo atingis Gold medal.svg oran kaj Silver medal.svg arĝentan medalojn. Fine ĝi havis la 45-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.
Sydney Opera House Sails.jpg

2000[redakti | redakti fonton]

En la Somera Olimpiko 2000 en Sidnejo partoprenis 88 kroataj sportistoj.

La teamo atingis Gold medal.svg oran kaj Bronze medal.svg bronzan medalojn. Fine ĝi havis la 49-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.
Olympic flame at opening ceremony.jpg

2004[redakti | redakti fonton]

En la Somera Olimpiko 2004 en Ateno partoprenis 81 kroataj sportistoj.

La teamo atingis Gold medal.svg oran, Silver medal.svg 2 arĝentajn kaj Bronze medal.svg 2 bronzajn medalojn. Fine ĝi havis la 44-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.
Spectators of 2008 Summer Olympics 1.jpg

2008[redakti | redakti fonton]

En la Somera Olimpiko 2008 en Pekino partoprenis 105 kroataj sportistoj.

La teamo atingis Silver medal.svg 2 arĝentajn kaj Bronze medal.svg 3 bronzajn medalojn. Fine ĝi havis la 59-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.
2012 Summer Olympics text logo.svg
Sara Kolak en la Somera Olimpiko 2016 atingas oran medalon pri lancoĵetado

2012[redakti | redakti fonton]

En la Somera Olimpiko 2012 en Londono partoprenis 110 kroataj sportistoj.

La teamo atingis Gold medal.svg 3 orajn, Silver medal.svg arĝentan kaj Bronze medal.svg 2 bronzajn medalojn. Fine ĝi havis la 26-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.
Rio 2016 logo.svg

2016[redakti | redakti fonton]

En la Somera Olimpiko 2016 en Rio-de-Ĵanejro partoprenis 87 kroataj sportistoj.

La teamo atingis Gold medal.svg 5 orajn, Silver medal.svg 3 arĝentajn kaj Bronze medal.svg 2 bronzajn medalojn. Fine ĝi havis la 17-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.
2020 Summer Olympics text logo.svg

2020[redakti | redakti fonton]

En la Somera Olimpiko 2020 en Tokio, prokrastita al 2021, partoprenis 59 kroataj sportistoj.

La teamo atingis Gold medal.svg 3 orajn, Silver medal.svg 3 arĝentajn kaj Bronze medal.svg 2 bronzajn medalojn. Fine ĝi havis la 26-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.


Vintraj Olimpikoj[redakti | redakti fonton]

Vintra Olimpiko 1992.svg

1992[redakti | redakti fonton]

En la Vintra Olimpiko 1992 en Albertville partoprenis 4 kroataj sportistoj. Medaloj ne atingiĝis.

Vintra Olimpiko 1994.svg

1994[redakti | redakti fonton]

En la Vintra Olimpiko 1994 en Lillehammer partoprenis 3 kroataj sportistoj. Medaloj ne atingiĝis.

Nagano 1998.jpg

1998[redakti | redakti fonton]

En la Vintra Olimpiko 1998 en Nagano partoprenis 6 kroataj sportistoj. Medaloj ne atingiĝis.

2002SLC proof gold.JPG

2002[redakti | redakti fonton]

En la Vintra Olimpiko 2002 en Sallaga Urbo partoprenis 14 kroataj sportistoj.

La teamo atingis Gold medal.svg 3 orajn kaj Silver medal.svg arĝentan medalojn. Fine ĝi havis la 12-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.
la kroata delegacio en la Vintra Olimpiko 2010
Vintra Olimpiko 2006.svg

2006[redakti | redakti fonton]

En la Vintra Olimpiko 2006 en Torino partoprenis 22 kroataj sportistoj.

La teamo atingis Gold medal.svg oran kaj Silver medal.svg 2 arĝentajn medalojn. Fine ĝi havis la 16-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.
Vancouver 2010 logo.png

2010[redakti | redakti fonton]

En la Vintra Olimpiko 2010 en Vankuvero partoprenis 19 kroataj sportistoj.

La teamo atingis Silver medal.svg 2 arĝentajn kaj Bronze medal.svg bronzan medalojn. Fine ĝi havis la 21-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.
Sochi 2014 (Emblem).svg

2014[redakti | redakti fonton]

En la Vintra Olimpiko 2014 en Soĉio partoprenis 11 kroataj sportistoj.

La teamo atingis Silver medal.svg arĝentan medalon. Tio sufiĉis por atingi la 25-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.
PyeongChang 2018 Winter Olympics.svg

2018[redakti | redakti fonton]

En la Vintra Olimpiko 2018 en Pjonĉango partoprenis 19 kroataj sportistoj. Medaloj ne atingiĝis.

2022 Winter Olympics logo.svg

2022[redakti | redakti fonton]

En la Vintra Olimpiko 2022 en Pekino partoprenis 11 kroataj sportistoj. Medaloj ne atingiĝis.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]