Nederlando en la Vintra Olimpiko 2010
Aspekto
Nederlando en la Vintra Olimpiko 2010 | ||||
Vintra Olimpiko 2010 en Vankuvero | ||||
Flagtenanto: | Timothy Beck (malfermo) Sven Kramer (fermo) | |||
Sportistoj | 34 en 4 fakoj | |||
Medaloj rango: 10 |
Oro 4 |
Arĝento 1 |
Bronzo 3 |
Sume 8 |
La nederlanda teamo aktiva en la Vintra Olimpiko 2010 en Vankuvero havis 34 sportistojn. Ili partoprenis en 4 fakoj. Flagtenanto de la nederlanda teamo estis Timothy Beck dum la malferma ceremonio respektive Sven Kramer dum la ferma. La sportistoj atingis 4 orajn, unu arĝentan kaj 3 bronzajn medalojn. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 10-an rangon. Kunordigis la teamon la landa olimpika komitato, ekde la jaro 1993 oficiale nomata Nederlanda Olimpika Komitato*Nederlanda Sporta Federacio.
La kvar orajn medalojn atingis:
- Sven Kramer en la vira 5000-metra konkurso de rapid-sketado,
- Mark Tuitert en la vira 1500-metra konkurso de rapid-sketado,
- Ireen Wüst en la virina 1500-metra konkurso de rapid-sketado kaj
- Nicolien Sauerbreij en la neĝtabula virina paralela slalomego.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|
|