Sylvie Reff

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sylvie Reff
Persona informo
Naskiĝo 19-an de julio 1946 (1946-07-19) (77-jaraĝa)
en Bischwiller
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Profesio
Okupo poeto • dramaturgoverkistokantisto • dialekta verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sylvie REFF, naskiĝis la 19an de 1946 en Bischwiller en Alzaco, ŝi estas aŭtoro-komponisto-interpretisto, kantistino, verkistino kaj franca poetino, esprimante sin en la tri lingvoj de Elzaco/Alzaco : elzaca[1], germana kaj franca.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Post la universitataj studoj en Strasburgo, Sylvie Reff skribis multnombrajn verkojn : romanojn, poemojn, antologiojn, teatraĵojn, ktp.

Ŝiaj verkoj estas tradukitaj en naŭ lingvojn, inkluzive de esperanto ,ŝi faris averaĝe kvincent koncertojn en la tuta Eŭropo kaj registris almenaŭ kvar diskojn. Ŝi kantas la mondon en ŝia naskiĝa kaj patrina lingvoj, la elzaca, kaj en aliaj lingvoj (franca, angla, rusa kaj germana).

Ŝi partoprenas al multnombraj televid-elsendoj : TF1, France 3, Arte, NDR Hamburg, SR Saarbrücken, SWF Baden-Baden, Freiburg/Br., Karlsruhe, Stuttgart, Innsbrück.

Sylvie Reff uzas sian tempon por verkado, komponado de kantoj, priverkadaj trejatelieroj , danckursoj , animacioj de korusoj, kunlaboro en revuoj kaj kolektivaj laboroj : Le Monde, Eurochild, Poezio de la mondo-Seghers, Grüne Lieder, Frieden schaffen, Schreibende Frauen, Wir Frauen.

Poezio[redakti | redakti fonton]

Sylvie Reff en Bischwiller (2015)

Poemoj "Der Zopf" de Sylvie Reff komponitaj kaj publigitaj en 2000.[2]

traduko en esperanto:

LA HARPLEKTAĴO

Jen rakonto pri mia najbarino

87-jara kamparanino

7 gefiloj, forpasinta edzo,

kuirejo kun stamfita tero,

posedis nur sian harplektaĵon

neniam ajn tranĉitan.

La 15-an tagon de ŝia restado

la Maljunulejo fortranĉis al ŝi ŝian

harplektaĵon ŝian langon/lingvon

ŝian vivon.

Jen ŝia vivrakonto

per virina hararo.

Rekompencoj[redakti | redakti fonton]

Sylvie Reff ricevis multnombrajn premiojn en Francio, Germanio kaj en Usono :

  • Premio Alef de la libro-vendistoj Tours 2003
  • Premio de la Socio de la Verkistoj de Elzaso, de Loreno kaj de Territoire de Belfort en 1976
  • Ora Brecelo de la Instituto de la artoj kaj tradicioj de Elzaso en 1982
  • Granda premio Maurice Betz, 1986
  • Hebeldankpreis, Lörrach, RFA en 1994
  • Granda premio de la urbo de Colmar por Lumo de la vivaj en 2003
  • Granda premio de Marlenheim 2003
  • Granda premio André Weckmann 2014

Verkoj de Sylvie Reff[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Terre ouverte (Malfermita tero), poemoj, kolekto Ĉambelano, eldonoj Saint-Germain-de la-Herbejoj, Parizo, 1971
  • Soleil et cendres (Suno kaj cindroj), poemoj, kolekto Ĉambelano, éd Saint-Germain-de la-Herbejoj, Parizo, 1972
  • Le deŭième homme (La dua viro), drama, France Culture, Parizo, 1972
  • Geschichte einer Gänsehüterin(Historio de ansero-paŝistino), poemoj en germana 1975
  • La Nef des vivants (La Navo de la vivantoj), romano Parizo, éd Stock, 1975
  • Les Ailes du coeur (La Flugiloj de la koro,) poemoj, Gundershoffen, éd Hanau, 1982
  • Cette fureur tranquille (Tiu trankvila furoro), romano, Strasbourg, éd Rhénanes, 1986
  • Soleil de prières (Suno de preĝoj) : antologio de preĝoj de tuta mondo por ĉiuj momentoj de la vivo, Parizo, éd Albin Michel, 1989
  • Source de feu (Fonto de fajro), Les Herbiers (Vendée),éd Echo optique, 1990
  • Le Temps du miel (La Tempo de la mielo), poemoj, eldonoj Caractères, Parizo, 1992
  • Mendiants d'étoiles (Almozuloj de steloj), Parizo, éd Caractères 1994
  • Servante du soleil (Servistino de la suno), poemoj, éd Laudes Liono, 1997
  • Der Zopf,(La Harplektaĵo) trilingva rakonto, éd BF, Strasbourg, 2000 - Aperis traduko en 2005 farita de Edmond Ludwig.
  • Lumière des vivants (Lumo de la vivantoj), romano, eldonoj Dervy-Albin Michel, oktobro 2002.
  • Blessures du vent (Vundoj de la vento), poemoj, eldonoj Editinter, 2010.
  • Chant des Saisons (Kanto de la Sezonoj), poemoj kun J.-P. Ehrisman, editions Coprur, Strasburgo 2009
  • Passeurs de courage (Trapasigistoj de kuraĝo), antologio eldonas La Harmattan, 2010.
  • Der Schrei, du trilingvaj rakontoj, BF eldonoj Strasburgo 2014
  • Trésor de vivre (Trezoro Vivi), poemoj - kol : poetoj de la Parolo eldonas Olivétan Liono 2017
  • La patrie du vent (La patrujo de la vento), Dom eldonas, 2018
  • Le vent vous le dira (La vento ĝin diros al vi), eldonoj Olivétan Liono, januaro 2019

Muziko[redakti | redakti fonton]

  • Miederle, Strasbourg, CEDE, 1978
  • Läwesfiir, Strasbourg, EMA, 1983
  • Menschelied Kasedo Strasbourg EMA 1991
  • Sternestrüss, CD kolo Liederbrunne S.l. s.N., 1995

Esperanto[redakti | redakti fonton]

En 2005 aperis tradukoj de Poemoj "Der Zopf" en esperanto titolita LA HARPLEKTAĴO tradukita de Edmond Ludwig.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]