Szellő

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Szellő [selO], kroate Seluv estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en Distrikto Pécsvárad. La loknomo signifas hungare: venteto.

Blazono de Szellő
Kampanilo de Szellő
Monumento en Szellő

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Szellő situas en valo de rojo, laŭ traira flankovojo. Urboj Pécsvárad troviĝas je 13, Bóly 16, Pécs 21, Mohács 24, Villány 28, Bátaszék 30 km-oj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la hungaroj avaroj vivis tie. La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1291. Post la mezepoko la vilaĝo apartenis al la Osmana Imperio kaj la loĝantaro malpliiĝis. En la 18-a jarcento germanoj alvenis. En 1910 vivis en Szellő 417 homoj, (246 hungaroj, 171 germanoj). Inter 1918-1921 armeo de Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj okupis la vilaĝon. Post la 2-a mondmilito multe da germanoj estis deportitaj al Germanio, al la malplenaj domoj deportitaj hungaroj alvenis el Ĉeĥoslovakio.

En Szellő migra poŝto servas.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]