Szeremle
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Szeremle (seremle) estas vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Bács-Kiskun, en subregiono de Baja.
- Areo: 35 km²
- Loĝantaro: 1550
- Poŝtkodo: 6612
- Telefonprefikso: 79
La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ la maldekstra Danubo, laŭ traira flankovojo proksime de Baja.
Historio[redakti | redakti fonton]
La unua mencio devenis el 1323. Antaŭ la turkoj la komunumo estis komence kampurbo, poste libera reĝa urbo. La loĝantoj rifuĝis de la turkoj. Post la turka erao la posteuloj revenis. Dum la socialismo kolĥozoj formiĝis. Nuntempe la vilaĝo estas ŝatata loko de fiŝkaptistoj kaj ĉasistoj.
Vilaĝservoj estas lernejo, infanĝardeno, kuracejo, apoteko, poŝto.