Szilveszter Ókovács

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Szilveszter Ókovács
Szilveszter Ókovács
Szilveszter Ókovács
Persona informo
Naskonomo Kovács Szilveszter
Naskiĝo la  31-an de decembro 1969(nun 1969-12-31)
en Hungario Veszprém (urbo) (Hungario)
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo kantisto
vdr

Szilveszter Ókovács [silvester OkovAĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ókovács Szilveszter estis hungara operkantisto, (baritono), kritikisto, raportisto, instruisto, televiziestro, teatrestro. Lia origina familia nomo estis Kovács ĝis 1999.

Szilveszter Kovács [1] naskiĝis la 31-an de decembro 1969 en Veszprém (urbo) (Hungario).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Szilveszter Ókovács frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en muzika altlernejo en Győr en 1992, fine plian diplomon en Muzikakademio de Budapeŝto en 1997. Liaj plej gravaj instruistoj estis András Békés, Boldizsár Keönch kaj Ádám Medveczky. Pli frue jam ekde 1989 li estis raportisto, ekde 1991 li kantadis en koncertoj ankaŭ en Eŭropo. Inter 1996-2000 li instruis en konservatorio de Vác. En 1998 li ekhavis postenon en la edukministerio, inter 2000-2002 li estis konsilisto de la kabineto. Same ekde 1998 li komencis kontribui (ĉefe kritikojn) en pluraj gazetoj. En 2002 li estis membro de la Budapeŝta Ŝtata Operejo, eĉ li estis subdirektoro. En 2010 kaj 2011 li estis gvidanto de Televizio Duna. Inter 2011 kaj 2013 li estis nomumita komisaro de la Operejo, poste ordinara operejestro. Li havas edzinon, kiu naskis 3 gefilojn.

Liaj libroj[redakti | redakti fonton]

  • Opera-sziporka. Ókovács Szilveszterrel beszélget Juhász Előd (2013)
  • Kritikám alul 365 – minden lapra egy zene (2014)

Fontoj[redakti | redakti fonton]